Malfermi la ĉefan menuon

HekatoHekata (helene Ἑκάτη) estas, en la helena mitologio, la submonda diino de sorĉo kaj sorĉistinoj.

Hekato

Hecate Chiaramonti Inv1922.jpg

Sekso: ina
Laŭ iuj: Trivia, Diana
Familio
Patro: Perseso
Patrino: Asterio
Infanoj: Crataeis, Medea, Saturno, Jano, Kirko, Skilo
Kunloĝantoj: Tritono, Ĉielo, Eeto

Hekato personigas la aspekton de sojloj (naskiĝo, vojkruciĝo) kaj la aliformiĝon (sorĉo kaj magio) kaj kultiĝis kiel diino de sorĉistinoj, ĉefe jam dum Mezepoko. Do ŝi reprezentas la tenebran aspekton de la granda diino.

Triopa ŝi estas, ĉar oni identigis ŝin kun la ĉiela Feba aŭ Febo, tera Diana kaj submonda (Hadesa) Proserpina. Ŝia ĉaro estas la luno, forveturanta ĉe la proksimiĝo de la tagiĝo kune kun la spiritoj, elfoj, feoj.[1]

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. <Komentaro al Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 94.

Eksteraj ligilojRedakti