Hekatombo (en greka ἑκατόμβη, hekatómbê) aludas origine, en la Antikva Grekio, al religia buĉoferado de cent oksoj.

Bovoj alportitaj al buĉofero.

Populare oni uzas tiun terminon ankaŭ por aludi al granda katastrofo, kun granda mortiĝeco.

La vorto devenas de la antikvgrekaj radikoj ἑκατόν, hekatón, «cent» kaj βοῦς, boũs, «okso». Tuj, la vorto etendiĝis al ĉiu granda ofero (besta buĉofero), sendepende el la nombro de viktimoj aŭ de la koncerna animalo. Tiele troviĝas en la Iliado hekatombo de dekdu oksoj, alia de dekvin virŝafoj, kaj en la Odiseado, hekatombo de okdek unu oksoj.

Eksteraj ligiloj redakti