La Helbruna malkohao (Phaenicophaeus leschenaultii), estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas loĝanta birdo en la Hinda subkontinento.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Helbruna malkohao

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Phaenicophaeus
Specio: Ph. leschenaultii
Phaenicophaeus leschenaultii
(Lesson, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Taccocua leschenaultii

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĉie sub Himalajo en Hinda subkontinento, tio estas Bangladeŝo, Srilanko; kaj laŭ regionoj en Pakistano kaj Raĝastano. Foje ĝi estis konsiderita kiel tri rasoj, variantaj laŭ koloro.

Aspekto redakti

 
ilustraĵo fare de Hindia artisto de Generalo Thomas Hardwicke
 
Ĉe Baratpuro, Raĝastano, Barato.
 
Ĉe Baratpuro, Raĝastano, Barato.
  • Grando: grandeca birdo de 42cm.
  • Aspekto: Ĉefe terbruna kaj ruĝeca en koloro, kaj la longa granda vosto estas bordita de elstaraj blankpintaj graditaj krucstriitaj vostoplumoj. Estas evidenta rilato kun la centropo Fazancentropo[1]. La beko estas hoka, brilruĝega kaj flava. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj kaj striitaj supre.
  • Habitato: Ege surtera, malferma arbustejo kaj dorna ĝangalo, decidua duaranga ĝangalo. Soleca aŭ laŭ paroj.
  • Kutimaro: Ili ĉasgvatas inter arbustoj kiel la Fazancentropo, serĉante manĝaĵon; insektoj, lacertoj, falitaj fruktoj kaj beroj, ktp. Kuras milde tra la herbaro kiel mungoto. Malforta fluganto, sed ili povas supreniri arbojn rapide, saltante el branĉo al branĉo kun granda lerteco, kiel la centropoj.
  • Voĉo: Akra laŭta "kek-kek-kek-kerek-kerek-kerek" simila al la krioj de Kolumpapago; kaj iamaniere simila al tiu de Ĝangala strigo[2] (Glaucidium radiatum)
  • Manĝo: Vario de insektoj, raŭpoj kaj etaj vertebruloj. Ili eventuale manĝas berojn.[3]

Reproduktado redakti

Tiu kukolo, kiel aliaj Malkohaoj estas neparazita.

  • Sezono - Marto al aŭgusto (depende de latitudo)
  • Nesto: neprofunda platformo de branĉetoj kovritaj de verdaj folioj, en dorna arbusto kiel Euphorbia, aŭ arbetoj de 2 ĝis 7 m.
  • Ovoj: 2 aŭ 3, blankaj, kun kalka teksturo.

La scienca nomo de tiu ĉi specio rememoras la francan botanikiston Jean Baptiste Leschenault de la Tour.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Ali, Salim; Sidney Dillon Ripley. (1986/2001) Handbook of the Birds of India and Pakistan, 2nd ed.,10 vols, 2‑a eldono, Oxford University Press. Bird Number 598
  2. Ali, Salim; J C Daniel. (1983) The book of Indian Birds, Twelfth Centenary edition. Bombay Natural History Society/Oxford University Press.
  3. Grimmett, Richard; Carol Inskipp, kaj Tim Inskipp. (1998) Guide to the Birds of Indian subcontinent. Christopher Helm. ISBN 0-691-04910-6.