Heleboro

Genro de florantaj plantoj

Heleboro [1] (latine Helleborus) estas genro de florantaj plantoj el la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Ĝi inkluzivas almenaŭ 20 speciojn de kiuj multaj estas venenaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heleboro
Helleborus niger
Helleborus niger
Biologia klasado
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Heleboro Hellebrus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro estas enlanda en Eŭropo, de Britio al Hispanio kaj Portugalio kaj orienten tra la regiono de la Mediteraneo, en Rumanio kaj Ukrainio, norda marbordo de Turkio en la Kaŭkazo. La plej granda koncentriĝo de specio estas en la Balkano.

La floro de la nigra heleboro (Kristnaska rozo)
La orienta heleboro (Helleborus orientalis) 'Freckel'
La orienta heleboro (Helleborus orientalis) Helleborus 'Early Purple'
La orienta heleboro (Helleborus orientalis) subsp. guttatus

La floroj havas kvin petalojn (reale sepaloj kaj tepaloj ). La sepaloj kaj petaloj ne falas sed restas sur la planto. Lastatempaj esploroj en Hispanio sugestas ke la kaliko kontribuas al la evoluo de semoj (Herrera 2005).

Kvankam iuj floroj de iuj specioj povas ŝajni sovaĝaj rozoj, ili ne apartenas al la familio de la Rozacoj (Rosaceae).

Nigra heleboro (vidu la apudan floron) [2]Kristnaska rozo (Helleborus niger) apartenas al la genro Heleboro, kiel ankaŭ la Orienta heleboro (Helleborus oriëntalis). Ĝi estas konata kiel sorĉistina herbo.

Kelkaj specioj redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 430: helebor/o
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 430

Vidu ankaŭ redakti