Helena Esperanto-Asocio
Helena Esperanto-Asocio, en la greka Ελληνικός Εσπεραντικός Σύνδεσμος, latinliterigite Ellēnikós Esperantikós Síndesmos, estas landa sekcio de UEA en Grekio.
Helena Esperanto-Asocio | |
---|---|
Ελληνικός Εσπεραντικός Σύνδεσμος | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1926 |
Fondiĝloko | Ateno, Grekio |
Interretejo | esperanto |
Oni aŭdis pri Esperanto en Grekio ekde 1888, tamen la unuaj grekaj esperantistoj aperis en Ateno en 1904 kaj en la insulo Samos (tiam parto de la otomana imperio) en 1905. Malgrandaj Esperanto-grupoj aperis en diversaj urboj.
Vigla movado por Esperanto ekkreskis de 1926 en Ateno. Anakreon Stamatiadis fondis la organizaĵon Helena Esperanto-Asocio en 1927. Li estis la ĉefa greka esperantisto.
Celoj de la asocio estas informi la grekan publikon pri Esperanto kaj konigi la grekan kulturon en aliaj landoj. Tiel oni trovas la ĉefajn tekstojn de la antikva greka literaturo en la retejo de la asocio (vidu ligilo sube).
La asocio ankaŭ eldonas broŝurojn, organizas kursojn, kunvenojn, prelegojn.