Helena Villar Janeiro

Helena Villar Janeiro (naskiĝis la 28-an de septembro 1940 en Becerreá (Lugo, Galegio)) estas galega verkistino en la galega.

Helena Villar Janeiro
Persona informo
Naskonomo Helena Villar Janeiro
Naskiĝo 28-an de septembro 1940 (1940-09-28) (83-jaraĝa)
en Becerreá
Lingvoj hispanagalega
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Xesús Rábade Paredes
Infanoj María do Cebreiro • Abe Rábade
Okupo
Okupo verkisto • poeto
vdr

Vivo redakti

Pri siaj unuaj vivojaroj ŝi asertis: "En mia edukiĝo, ĉefe en la literatura aspekto, la lecionoj, kiujn mi ricevis dum mi laboris kun miaj gepatroj ĉe ilia tajlorejo en la montara regiono Os Ancares, montriĝis turnopunkto." Tie ŝi malkovris la parolan literaturon kaj ekkonis multajn homtipojn, poste aperintajn en sia verkaro. Ŝi tiel vivis ĝis ŝi estis 13-jara, ekster la lernejo, deklamante klasikajn aŭtorojn, kantante operon, kaj lernante pri la egalrajteco de viroj kaj virinoj.

Tial ŝi baldaŭ interesiĝis pri arto, aparte pri muziko, sed la malfacilaj postmilitaj vivkondiĉoj ebligis al ŝi nur studi pedagogion en Lugo, ĉar temis pri mallongaj studoj en proksima loko. Ŝi poste studis filozofion kaj beletron (fako de pedagogio) en la Universitato de Madrido, kaj kiam ŝi ricevis stipendion por studi muzikon en San Fernando de Kadizo (Andaluzio), ŝi konsideris, ke estis tro malfrue. Ŝi poste laboris kiel baz- kaj mezlerneja instruistino, kaj la lastajn laborjarojn ŝi pasigis en Santiago-de-Kompostelo. Ŝiaj verkoj enkadriĝas en pluraj ĝenroj, aparte en poezio kaj prozo, sed la infana kaj junula literaturo ĉiam tre allogis ŝin. Ŝi apartenis al la poezia kolektivo Cravo Fondo (Profunda Najlo). De 2005 ĝis 2012 ŝi prezidis la Fondaĵon Rosalía de Castro kaj ankaŭ samperiode ŝi estis plenrajta membro de la Konsilio de la Galega Kulturo.

Helena tiel priskribas sian rilaton kun literaturo: "Esti verkistino estas por mi maniero ekzisti en la mondo, esti kondukata de impulsoj kaj streĉoj lokantaj min antaŭ min mem kaj antaŭ la ceteron. Verkado diferencigas min kaj fandas min ekstreme en osmozo, kelkfoje malfacile komprenebla, formanta mian internan unuecon, evitanta mian diseriĝon, kaj protektanta min de kaoso.

Poezio helpas min rehavi la tempourĝon el la obskura kaj frosta puto kuŝinta malantaŭ mi, kaj konjekti la plufluadon min postvivontan."

Ŝi edziniĝis al la verkisto Xesús Rábade Paredes, kaj ŝiaj gefiloj estas la poetino María do Cebreiro kaj la ĵaz-muzikisto Abe Rábade.

Helena ricevis plurajn premiojn, inter kiuj menciindas la Premio Galegio de la Universitato de Santiago (1981), la Premio Eusebio Lorenzo Baleirón (1991), la Premio Modesto R. Figueiredo (1991), kaj la Premio de la Asocio de Verkistoj en la Galega Lingvo (2016).

Krom pri poezio, nuntempe ŝi okupiĝas pri fotado, kaj partoprenis plurajn ekspoziciojn.

Verkoj redakti

Poezio redakti

  • Alalás (Ĝojkantoj), 1972, memeldono.
  • Rosalía no espello (Rosalía de Castro surspegule), 1985, Societo Rosalía de Castro.
  • Festa do corpo (Korpofesto), 1994, Deputación da Coruña.
  • Album de fotos (Fotalbumo), 1999, Espiral Maior.
  • Nas hedras da clepsidra (En la klepsidraj hederoj), 1999, Edicións do Castro.
  • Pálpebra azul (Blua palpebro), 2003, PEN-klubo de Galegio.
  • Remontar o río (Supreniri la riveron), 2014.

Infana kaj junula literaturo redakti

  • O día que choveu de noite (La tago, kiam pluvis nokte), 1985, Editorial Galaxia.
  • Viaxe a Illa Redonda (Vojaĝo al insulo Redonda), 1987, Galaxia.
  • Vermiño (Vermeto), 1988, Galaxia.
  • A cidade de Aldara (La urbo de Aldara), 1989, Casals.
  • Ero e o capitán Creonte (Ero kaj kapitano Kreonto), 1989, S. M.
  • Patapau (Lignokrura), 1989, Ir Indo.
  • A canción do Rei (La kanto de la reĝo), 1992, Galaxia.
  • Don Merlo con chaqueta (Sinjoro Merlo en jako), 1993, Xerais.
  • Contos do paxaro azul (Fabeloj de la blua birdo), 1994, Sotelo Blanco Edicións.
  • Novos contos para nenos (Novaj fabeloj por infanoj), 1994, Citania.
  • A voda do papá (La edziĝo de paĉjo), 1994, Obradoiro.
  • A campá da lúa (La luna sonorilo), 1999, Xerais.
  • O avó de Pipa (La avo de Pipa), 2000, Bruño.
  • Belidadona (Beldamo), 2003, Edelvives.
  • Na praia dos lagartos (En la Lacerto-strando), 2004, Edicións do Castro.
  • Raúl, 2005, Galaxia.
  • Rosalía, 2006, Fondaĵo Rosalía de Castro. Biografio por infanoj.
  • O souto do anano (La arbaro de la nano), 2007, Obradoiro-Santillana.
  • Un rato na casa (Muso ĉe ni) 2008, Galaxia.
  • O caderno de Edua (La kajero de Edua), 2010, Xestión Literaria Galega.
  • As señoras cousas (Siaj moŝtoj la aferoj), 2014, Galaxia.
  • O caderno de Edua (La kajero de Edua), 2015, Sushi Books.

Prozo redakti

  • O enterro da galiña de Domitila Rois (La enterigo de la kokino de Domitila Rois), 1991, Galaxia.
  • A tarde das maletas (La valiza posttagmezo), 1992, Contos do Castromil.

Eseoj redakti

  • Os equipos de normalización lingüística nos centros de ensino, 1993, Xunta de Galicia.
  • Delas (Ine), 1999, Toxosoutos.
  • Paseos literarios (Beletraj promenadoj), 2001, Xunta de Galicia.
  • Feminino plural (Ina pluralo), 2003, El Correo Gallego.
  • O sabor da terra (La gusto de la tero), 2005, Galaxia.

Kolektivaj verkoj redakti

Verkoj kun Xesús Rábade Paredes redakti

  • Símbolos de Galicia. A bandeira, o escudo e o himno (Simboloj de Galegio. La flago, la blazono kaj la himno), 1979, Societo Rosalía de Castro. Eldono korektita en 2008 fare de la Fondaĵo Rosalía de Castro. Por infanoj.
  • Lección conmemorativa sobre Rosalía de Castro (Jubilea leciono pri Rosalía de Castro), 1980, Patronato Rosalía de Castro. Por infanoj.
  • Morrer en Vilaquinte (Morti en Vilaquinte), 1980, Universitato de Santiago-de-Kompostelo. Reeldonita en 1992 en la kolekto Biblioteca 114. Prozo.
  • O sangue na paisaxe (Sango en la pejzaĝo), 1980, Edicións do Cerne. Poezio.
  • No aló de nós (Preter ni), 1981, Universitato de Santiago-de-Kompostelo. Poezio.
  • Viaxe e fin de don Frontán (Vojaĝo kaj fino de S-ro Fontán), de Rafael Dieste, 1982, Edicións do Castro. Tradución.
  • Contos de nós e da xente (Rakontoj pri ni kaj la homoj), 1983, S. M. Infana kaj junula literaturo.
  • Cantan os nenos (O libro de María) (La infanoj kantas (La libro de María)), 1984, Xunta de Galicia. Infanaj kantoj.
  • Cabeleira de pedra (Ŝtonhararo), 1993, Asocio de la Urbo Santiago, kun plurlingva traduko. Reeldonita en 2004. Poezio.
  • Eduardo Blanco Amor con Auria ó fondo (Eduardo Blanco Amor kun Auria fone), 1993, Xunta de Galicia.
  • Símbolos de Galicia (Simboloj de Galegio), kun filmo, 1993, Ophiusa.
  • Poemas (Poemoj), de Rosalía de Castro, 2002, Fondaĵo Rosalía de Castro. Traduko en dulingva hispana-galega traduko.
  • Dona e Don (La gesinjoroj), 2004, Galaxia. Infana kaj junula literaturo.
  • Follas Novas/Hojas Nuevas (Novaj Folioj), de Rosalía de Castro, 2004, Fondaĵo Rosalía de Castro. Traduko en dulingva hispana-galega traduko.
  • Versos a Compostela (Versaĵoj al Kompostelo), de Rosalía de Castro, 2008, Asocio de Santiago/Alvarellos Editora. Traduko.

Aliaj kolektivaj verkoj (elekto de la plej gravaj) redakti

  • Cravo fondo (Profunda najlo), 1977, Follas Novas Edicións. Poezio.
  • Os escritores lucenses arredor de Ánxel Fole (La lugaj verkistoj pri Ánxel Fole), 1986, Magistrato de Lugo.
  • 8 contos, 1989 (8 rakontoj), Xunta de Galicia. Infana kaj junula literaturo.
  • Contos eróticos / Elas (Erotikaj rakontoj/Inaj), 1990, Xerais. Prozo.
  • Contos de hogano (Ĉi-jaraj rakontoj), 1992, El Correo Gallego. Prozo.
  • Premios Pedrón de Ouro. Certames XVI (1990) e XVII (1991), 1992, Edicións do Castro. Prozo.
  • Berra liberdade (Kriu liberon), 1996, Galaxia. Rakonto.
  • Daquelas que cantan. Rosalía na palabra de once escritoras galegas (Pri kantistinoj. Rosalía laŭ dek unu galegaj verkistoj), 1997, Fundación Rosalía de Castro. Poezio.
  • E dixo o corvo... (Kaj diris la korvo...), 1997, Xunta de Galicia. Infana kaj junula literaturo.
  • Ninguén está só (Neniu solas), 2001, Tris Tram. Prozo.
  • A poesía é o gran milagre do mundo (Poezio estas la granda mondmiraklo), 2001, PEN-klubo de Galegio. Poezio.
  • Un futuro para a lingua (Estonto por la lingvo), 2002, Xunta de Galicia. Eseo.
  • Carlos Casares. A semente aquecida da palabra (Carlos Casares. La varmigita vortosemo), 2003, Konsilantaro de la Galega Kulturo. Poezio.
  • Homenaxe poética ao trobador Xohan de Requeixo (Poezia omaĝo al la trobadoro Xohan de Requeixo), 2003. Poezio.
  • Intifada. Ofrenda dos poetas galegos a Palestina (Intifado. Donaco de la galegaj poetoj al Palestino), 2003, Fundación Araguaney. Poezio.
  • Narradio. 56 historias no ar (Narradio. 56 rakontoj en la aero), 2003, Xerais. Prozo.
  • Negra sombra. Intervención poética contra a marea negra (Nigra ombro. Poezia interveno kontraŭ la petrola marpoluado), 2003, Espiral Maior. Poezia kolekto okaze de la poluado de la petrolŝipo Prestige.
  • Palabra por Palabra. Contos da Policía (Vorton post Vorto. Rakontoj de la Polico), 2003, Ir Indo. Prozo.
  • 23 poetas cantan a don Antonio Machado (23 poetoj priversas Antonio Machado), 2004, Hipocampo. Poezio.
  • Catro contos para unha data (Kvar rakontoj por unu dato), 2004, Xunta de Galicia. Prozo.
  • Contos de charlatáns, grumetes, botas e fendas (Rakontoj de ĉarlatanoj, ŝip-knaboj, botoj kaj fendoj), 2004, Xunta de Galicia. Infana kaj junula literaturo.
  • Postais do Camiño (Poŝtkartoj de la Jakoba Vojo), 2004, Galaxia.
  • Amor en feminino: antoloxía das poetas galegas de Rosalía á Xeración dos 80 (Inagenra amo: antologio de la galegaj poetinoj de Rosalía ĝis la Generacio de 80), 2006, Baía Edicións. Komentita de Maximino Cacheiro Varela.
  • Poetas e Narradores nas súas voces. II (Poetoj kaj prozistoj per iliaj voĉoj. 2), 2006, Konsilio de la Galega Kulturo.
  • Polifonías: voces poéticas contra a violencia de xénero (Polifonioj: poeziaj voĉoj kontraŭ la genra perforto), 2006, Espiral Maior/Xunta de Galicia. Poezio.
  • Marcos Valcárcel. O valor da xenerosidade (Marcos Valcárcel. La valoro de sindonemo), 2009, Difusora.
  • Quen casa ten de seu: cinco contos na casa de Rosalía (Kiu ĉe si havas ion propran: kvin rakontoj ĉe Rosalía), 2009, Fondaĵo Rosalía de Castro. Infana kaj junula literaturo.
  • Erato bajo la piel del deseo (Erato sub la haŭto de l' deziro), 2010, Sial Ediciones. Poezio.
  • Xosé Chao Rego: renacer galego. (Actas do Simposio-Homenaxe) (Xosé Chao Rego: galega renaskiĝo (Aktoj de la Simpozio-Omaĝo), 2010, Fondaĵo Bautista Álvarez de Naciismaj Studoj. Poezio.
  • Cociñando ao pé da letra (Laŭlitera kuirado), 2011, Galaxia. Kunlaboro kun pluraj aŭtoroj pri poezio kaj kuirarto.
  • Vivir un soño repetido. Homenaxe a Lois Pereiro (Vivi resonĝon. Omaĝo al Lois Pereiro), 2011, Asocio de Verkistoj en la Galega Lingvo, bitlibro. Kunlaboro per fotoj.
  • A cidade na poesía galega do século XXI, 2012, Toxosoutos. Poezio.
  • Unha cesta de pombas e mazás. Homenaxe a Isaac Díaz Pardo (Kesto da pomoj kaj kolomboj. Omaĝo al Isaac Díaz Pardo), 2013, Academia Real Isaac Díaz Pardo. Poezio.
  • Versos no Olimpo. O Monte Pindo na poesía galega (Versoj sur Olimpo. La monto Pindo en la galega poezio), 2013, Toxosoutos. Poezio.
  • Versus cianuro. Poemas contra a mina de ouro de Corcoesto (Versoj kontraŭ cianido. Poemoj kontraŭ la orminejo de Corcoesto), 2013, A. C. Caldeirón. Poezio.
  • Xabarín 18, 2013, EEI Monte da Guía/Magistrato de Vigo/Galaxia.
  • 150 Cantares para Rosalía de Castro (150 kantoj por Rosalía de Castro), (2015, bitlibro). Poezio.
  • De Cantares Hoxe. Os Cantares Gallegos de Rosalía de Castro no século XXI (Pri Galegaj kantoj, hodiaŭ. La Galegaj kantoj de Rosalía de Castro en la 21-a jarcento), 2015, Fondaĵo Rosalía de Castro/Galega Radio. Poezio.
  • 6 poemas 6. Homenaxe a Federico García Lorca (6 poemoj 6. Omaĝo al Federico García Lorca), 2015, Biblos Clube de Lectores. Poezio.
  • Xohán Xesús González. Verbo na arria (Xohán Xesús González. Vorto surŝtona), Corsárias, 2016. Omaĝo al sendependisma instruisto kaj gerilisto, mortpafita dum la Hispana Enlanda Milito.

Eksteraj ligiloj redakti