(En la PIV oni legas Helen/o)

Helena de Trojo
rolulo de helena mitologio • legendary progenitor
Verko Iliado
Odiseado
Eneado
La Dia komedio
Informoj
Sekso ina
Patro Zeŭso
Patrino Leda
Gefratoj Castor • PolideŭkoKlitemnestro
Edzo/Edzino TezeoMenelaoParisoDeifoboAĥilo
Kunulo ParisoAĥilo • Enarephoros • IdasoLinkeo • Corythus • Theoclymenus
Infanoj IfigeniaHermiono • Pleisthenes • Morraphius • Aethiolas • Corythus • Thronius • Nicostratus • Idaeus • Bunicus • Aganus • Helena • Euphorion
vdr

Helena de Trojo, latine el: ̓͗͗Ελένη (Helénē), estis jam en antaŭgreka epoko loka diino de vegetaĵoj en Sparto.

Helena inter
Menelao kaj Afrodito
Detalo de greka vazo
ĉ. 450–440 a.K.

En la greka mitologio ŝi estis el ovo naskiĝinta filino de Zeŭso kaj Leda. Zeŭso alproksimiĝis al Leda en formo de cigno.

Evelyn de Morgan:
Helena de Trojo (1898).

«La bela Helena» redakti

Helena estis konsiderata la plej bela virino siatempe. Ŝia beleco estis tiom granda, ke ĉiu viro, kiu vidis ŝin, deziris ŝin posedi. Jam 12-jara ŝi estis kidnapita de Tezeo kaj Peiritos kaj forkondukita al Aphidnai en Atiko. Liberigis ŝin ŝiaj fratoj, la dioskuroj, Kastoro kaj Polukso.

Helena elektis kiel edzon Menelao, la princon de Mikeneo kaj postan reĝon de Sparto, de kiu ŝi naskis la filinon Hermiono.

Tamen, neniam en la mitoligio, Helena estis kromnomita «la bela». Tiun «titolon» ŝi ŝuldas al Henri Meilhac kaj Ludovic Halévy, la teksistoj de la La bela Helena, opero de Jacques Offenbach. Post la ega sukceso de ĉi opero, «Helena de Trojo» iĝis definitive, kaj kvazaŭ retroe, «La bela Helena».

Literaturo redakti

Helena troveblas jam en la plej malnovaj grekaj eposo de Homero, Iliado, kaj poste, ekz. en Faŭsto de Goethe, Historia de Johann Faust kaj La bela Helena, opero de Jacques Offenbach, ktp. En Iliado, ŝi rigardis batalojn, invitita de troja reĝo Priamo, ekde la pordoj Skeoj, pordoj de la urbo. Ŝi prezentis la grekan ĉefojn kaj Priamo malkulpiĝis ŝin pri la kialoj de la milito[1].

 
Diane Kruger kiu ludis la rolon de Helena en la filmo Trojo (2004) de Wolfgang Petersen

Hermiono redakti

Hermiono (helene Ἑρμιόνη) ) estas en la helena mitologio filino de sparta reĝo Menelao kaj lia edzino Helena. Hermiono fianĉiniĝis al Oresto, filo de mikena reĝo Agamemno. Sed antaŭ milito kontraŭ Trojo ŝia patro promesis ŝin edziniĝi al Neoptolemos, filo de granda heroo kaj batalanto Aĥilo.

Notoj redakti

  1. Kanto 3, «Venu, kara infano, proksimigas, sidu ĉe mi por revidi vian unuan edzon, kaj via parencon, kaj viaj amikojn. Vi ne estas la kialo de niaj malfeliĉoj [...] Diru min la nomon de tiu batalisto [...] .» ((fr) "Viens, chère enfant, approche, assieds-toi auprès de moi, afin de revoir ton premier mari, et tes parents, et tes amis. Tu n'es point la cause de nos malheurs [...] Dis-moi le nom de ce guerrier [...]" ), Iliado, Homero [1]france

Vidu ankaŭ redakti