Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Helene WOLFF estis germana juda instruisto, plej konata en Esperantujo pro siaj tradukoj el la germana de La Hirundlibro, kaj La Okuloj de la Eterna Frato.

Helene Wolff
Stumbliga ŝtoneto Kleve Bahnhofstrato 21 Helene Wolff
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1889 (1889-04-23)
en Kleve, Germanio
Morto 23-an de aprilo 1955 (1955-04-23) (66-jaraĝa)
en San Francisko, Usono
Loĝloko Aurich
Esperanto
Tradukis en Esperanton La Hirundlibro, La Okuloj de la Eterna Frato
Esperantistiĝis en 1922 aŭ pli frue
vdr

Biografio redakti

Helene Wolff naskiĝis en 1889 en la germana urbeto Kleve. Ŝia patro, Max Wolff, estis veterinaro[1]. Ŝi studis en la loka protestanta liceo en Kleve, kaj studis pedagogion en la Comenius-Instituto, Bonno. Poste ŝi laboris en judaj kaj protestantaj lernejoj, ĝis 1935[2]. Pro la daŭra persekuto de judoj en Nazia Germanio, ŝi foriris el la lando en 1939 kun sia aĝa patro, kaj sia fratino. Unue la familio loĝis en Londono, kie la patro mortis. Poste, en 1941, la du fratinoj Wolff elmigris al Usono. Helene loĝis en San-Francisko ĝis sia morto en 1955[3].

Esperanta kaj paca agado redakti

Helene Wolff estis aktiva ano de la Germana Esperanto-Asocio ĝis tiam, kiam la naziuloj devigis "nearjulojn" forlasi la Asocion[4]. Ŝia traduko de la Hirundlibro estis eldonita en 1924, kaj tiu de la Okuloj de la Eterna Frato en 1932. Ŝi partoprenis je la 20-a, 24a, kaj 25-a UK-oj[5]. Malgraŭ la malpermeso, ŝi partoprenis je Esperanto-kunveno en Duseldorfo en 1936, pro kio ŝi estis "protekte" arestita[6]. Poste, loĝante en San-Francisko, ŝi partoprenis je loka Esperanto-asocio, kaj estis menciita en la loka jarlibro de 1954 [7]. Ekde 1918, Helene Wolff ankaŭ estis ano de la Virina Internacia Ligo por Paco kaj Libereco[8].

Memorigo redakti

La 20-an de Aprilo 2018 en ŝia naskiĝloko de Kleve, oni instalis stumbligan ŝtoneton por memorigi Helene Wolff, ŝian patron Max kaj ŝian fratinon Elfriede.[9]

Piednotoj redakti

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-23. Alirita 2021-07-23.
  3. [2]
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-23. Alirita 2021-07-23.
  5. [3] Arkivigite je 2021-07-23 per la retarkivo Wayback Machine[]
  6. [4]
  7. [5]
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-23. Alirita 2021-07-23.
  9. [6]