Helga Farukuoye
Helga FARUKUOYE (naskite Vokal, naskiĝis en 1943 en Vieno, mortis tie la 12-an de Julio 2009) estis aŭstra instruistino pri lingvoj kaj afergvidantino de Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE).
Helga Farukuoye | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1942 |
Morto | 12-an de julio 2009 (66-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Jam en 1945 ŝia patro komencis paroli kun ŝi en Esperanto. La sperto de dulingveco, speciale la klara strukturo de Esperanto, poste multe helpis al ŝi pli facile lerni aliajn lingvojn. En la universitato de Vieno ŝi studis la latinidajn lingvojn kaj la germanan; en 1971 ŝi magistriĝis en la franca kaj la germana.
En 1975 ŝi edziniĝis al niĝeriano kun kiu ŝi havas du filinojn. De aŭgusto 1980 ĝis aŭgusto 1984 la tuta familio vivis en Niĝerio. En Adeyemi College of Education, universitata institucio, ŝi instruis la francan kaj ankaŭ ofertis kurson de Esperanto kiun frekventis multe pli da gestudentoj ol la francajn lecionojn. Pro la malboniĝinta situacio en Niĝerio ŝi devis reveni kun siaj filinoj al Aŭstrio, kie ŝi daŭrigis la Esperanto-instruadon al afrikanoj perkoresponde kelkajn jarojn.
En la jaro 1992, kiam dum operacio elmondiĝis d-ro Ekhard Mahovsky, afergvidanto de ASLE (antaŭe ALLE), ŝi transprenis la funkcion de afergvidanto ĝis 1996.
En 1998, dum la UK de Montpellier, ŝi ricevis pro tio la premion Deguĉi. Tamen baldaŭ poste la koresponda instruo finance ne plu eblis.
En 1994 ŝi magistriĝis pri interlingvistiko en la universitato de Budapeŝto. De 1995 ĝis sia frua pensiiĝo pro malsano fine de 2004 ŝi laboris en la Esperantomuzeo de Vieno kaj precipe kontribuis al la elektronika registrado de la Esperanto-kolekto en la datumbazo Trovanto. Pri la progreso de la laboro ĝi regule informis per dissendo-listo. Pli ol dudek jarojn ŝi instruis la internacian lingvon en la popola altlernejo Brigittenau, kiu situas en la samnoma 20-a distrikto de Vieno.
Eksteraj ligiloj
redakti- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Helga Farukuoye en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Mortoanonco de Helga Farukuoye Arkivigite je 2016-12-21 per la retarkivo Wayback Machine