Helga Plötner

germana pentristino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Helga PLÖTNER (PL[OE]Tna), denaske Langwagen (naskiĝinta la 25-an de januaro 1945 en Gräfenhainichen, Germanio, en la federacia lando Saksio-Anhalto) estas germana pentristino kaj esperantistino; tie ŝi loĝas ĝis nun kun 80 jaraĝa edzo Manfred Reyher.

Helga Plötner
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1945 (1945-01-25) (79-jaraĝa)
en Gräfenhainichen
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • esperantisto
vdr

Biografio redakti

Kiel juna knabino, kun 14 jaroj, ŝia pasio ĉiam estis kaj ankoraŭ estas pentrado. Ŝi komencis ekzerci portreti laŭ modeloj. En la aĝo de 17 jaroj, ŝi membriĝis en pentroklubo. Tie, sed ne nur tie, Helga pentris homojn, bestojn, florojn, domojn, pejzaĝojn en diversajn teknikojn.

Post la naskiĝo de sia filino Jana en 1970, kiu nun komprenas kaj legas Esperanton, Helga studis (1974-1978) en speciala Distrikta Kulturakademio de Halle/Saale kun sukcesa rezulto kiel gvidantino en Popola Artkreado por la fako "pentrarto kaj grafiko". Poste ŝi gvidis ĝis 2016 artkursojn por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj, kiel docentino en Popolaltlernejo kaj private en propra ateliero en propra domo en 06773 Gräfenhainichen, Friedrich-Ebert-Str. 9. Ŝi partoprenis studsesiojn en 2000 kaj 2001 en Esperanto Centro en Herzberg apud Harco/por studi kiel Esperanto-instruistino. Tie Helga skribis testamenton, por ke la Esperanto-Centro en Herzberg ricevos ĉiujn Esperanto-librojn, -instrumaterialojn kaj tiel plu post la forpaso kaj transdonis ĝin al Peter Zilvar. Ekde 2001 Helga gvidis kiel docentino Esperantokursojn en Popolalternejo kaj private en propra ateliero.

En 1980 ŝi esperantiĝis en Kulturligo de GDR. Rapide ŝi uzis tiun lingvon kun sia 10 jaraĝa filino Jana en Berlino, kie Helga, en Esperanto, instruis desegni al infangrupo. Tie ŝi portretis laŭ modelo la gaston Ludwig Schödl, kiu verkis la unuan germanan Esperanto-lernolibron. Unu de tiuj du portretoj la artistino donacis al la Esperanto-urbo Herzberg.

Ŝi trovis 1980 bonan leteramikon, Danĉo Danev, teatropentriston el Plovdiv, Bulgario. Ili vizitis sin reciproke. Danĉo gvidis ŝin en 1985 al la Esperanto-hotelo en montaro Rudopoj en la urbo Pisanica. Tie ŝi ricevis lingvo-atestilon kun rezulto "tre bone". 1986 al Internacia Somera Esperanto Universitato (ISEU) en Veliko Tarnovo kun geesperantistoj el 10 landoj. Tie ŝi portretis 13 geesperantistojn kaj ekspoziciis ilin tie kun granda agnosko. Delegaciite de Kulturligo Berlino de D-ro Detlev Blanke al la Universala Kongreso (UK) 1987 en Varsovio, Helga ekspoziciis 45 bildojn kaj portretis plurajn geesperantistojn dum tiu ĉi UK, kiel poste ankaŭ dum Universala Kongreso en Berlino, 1999. Ŝi ĉiam portretis en diversaj renkontiĝoj kaj kolektis multajn portretojn pri esperantistoj. Tiujn ŝi donacos laŭ donacskribo kun longa listo kaj fotoj de tiuj portretoj al la Nacia Esperanto Muzeo en Vieno. Mag Bernhard Tuider skribis, ke ili konservos ilin, kune kun nun 5 librojn „Esperanto por mi“, po du ekzempleroj, por estontaj generacioj.

Helga amikiĝis dum 100-a UK 2015 i.a. kun la Japano Hori Jasuo, kiu kolektis dum UK pacmesaĝojn. Poste Helga videblis per foto en lia bonega libro "Pacmesaĝoj tra la mondo" (en paĝo 112.) Hori Jasuo kiel iniciatinto, kompilanto kaj eldonanto kreadis librojn „Esperanto por mi, 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner“ de eldonejo HORIZONTO. Intertempe aperis 5 libroj en tiu serio, 1a ruĝkovrila, 2a verdkovrila, 3a blukovrila, 4a oranĝkovrila, 5a lazurkovrila, ĉiuj altkvalitaj. En la 5 libroj oni vidas portretojn de 80 aktivaj geesperantistoj el diversaj landoj. Ĉiuj portretoj estas akompanataj de mallongaj eseoj, skribitaj mem de la portretitoj. Ili elstare agadas kaj laboras por la estonteco kaj por la disvastigo de Esperanto.

Ekde 2017 la portretistino paŭzis, pro malbona sanstato kun doloroj, la kursojn kaj laborprofesion. Tamen ŝi portretis nur aktivajn geesperantistojn por la gravaj libroj, por la Esperanto Movado. La 6a libro nun estas planita. Helga partoprenas kaj legas en Esperanto-Sumoo Konkurso (librolegado de Esperanto-libroj dum 15 tagoj) kaj varbadas kaj prizorgas germanajn geamikojn.

Kiel pacamantino Helga Plötner havas kiel plej ŝatatan impresan rekomendatan libron la verkon de Bertha von Suttner „For la bataliloj!“.

Membreco redakti

UEA, GEA, KELI, AVE, TEVA

Ekspozicioj redakti

  • 1986 ISEU Bulgario
  • 1987 UK Varsovio
  • 1999 UK Berlino
  • 2015 GEK en Hameleno

Kongresoj redakti

Helga Plötner partoprenis en 4 Universalaj Kongresoj (UK): 1987 Varsovio, 1999 Berlino, 2015 Lillo, 2016 Nitra. Partoprenis en 5 Germanaj Esperanto-Kongresoj (GEK): Erfurto 2014, Hameleno 2015, Munkeno 2016, Freiburgo en Breisgau 2017, 2019 Neumünster kun filino Jana. En Hameleno 2015, Munkeno 2016, Neumünster 2019 Helga gvidis sukcese artkursojn "Ni desegnas". Dum Printempa Semajno Internacia (PSI) - en Sankt Andreasbergo, ŝi gvidis kurson: "Ni desegnas urseton" kaj ekspozicis. En 2017 okaze de Bibliaj Tagoj en Lutherurbo Vitenbergo, HP klarigis esperante en propra ekspozicio en la centro de la Malnova Urbodomo pri pejzaĝoj de "Graefenhainichener muelejoj".

Artikoloj, en kiuj Helga Plötner estas menciita redakti

  • Semajna gazeto pri virina arto "Lady weekly" de Anatolij Ionesov en Samarkando, Uzbekio.
  • "Al vi kara" de japanino Tomida Narumi.
  • La bulgara verkistino Elena Popova skribis pri Helga Plötner en sia libro „ESPERANTO – PONTO AL AMIKECO“ kaj montris 2 librojn el la serio „Esperanto por mi“ kaj aliajn diversajn pentraĵojn. (eldonejo: Matador 74 ISBN 978-954-371-659-3)

Libroj redakti

  • "Esperanto por mi“, 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner de eldonejo HORIZONTO n-roj 1-5. En la fino de tiuj libroj, post la 16 portretitoj, troviĝas la Galerio de Helga Plötner, pentraĵoj kaj aliaj desegnaĵoj.
  • En la revuo „TURKA STELO“ de la jaroj 2020 kaj 2021, aperis monate po 1 bildo de Helga kun interesa rakonto el la historio de tiuj bildoj.