Helgolando (germane: Helgoland, IFA [ˈhɛlgolant], signifas "sanktejo") estas malgranda insulo en la Norda Maro. En la helgolanda Frisa lingvo "Deät Lun" (= nia lando) En la sudo ĝi havas relative larĝan plaĝon kaj havenon, dum en la nordo kaj okcidento ĝin limigas kruta bordo. Oriente situas la tiel nomata Düne: ebena insuleto, kiu ĝis 1720, kiam ŝtorma tajdo atakis Helgolandon, estis ligita kun la ĉefinsulo.

Helgoland
FlagoBlazono

AkvejoNorda maro

Supermara alteco40 m ü. NHN [+]
Koordinatoj54° 11′ N, 7° 53′ O (mapo)54.18257.8852777777778Koordinatoj: 54° 11′ N, 7° 53′ O (mapo)
Plej alta punktoPinneberg [+]
Akvokolektejo4,21 km² (421 ha) [+]
Areo4,21 km² (421 ha) [+]
Loĝantaro1 253 [+] (31-a de decembro 2022)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo27498 [+]

Helgoland (Ŝlesvig-Holstinio)
Helgoland (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Map
Helgoland

Vikimedia Komunejo:  Heligoland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

En la mezepoko Helgolando estis rifuĝejo de piratoj. Ĝis 1814 la insulo apartenis al Danio, poste la britoj ĝin okupis. En la jaro 1890 ĝi per kontrakto fariĝis germana, kaj imperiestro Vilhelmo la 2-a faris el ĝi bazon de la mararmeo. Post la Dua mondmilito britoj ekuzis Helgolandon por militaraj celoj, ordonante eĉ al la helgolandanoj forlasi la insulon. La britoj eksplodigis tie ĉirkaŭ 6800 tunojn da eksplodaĵo por neniigi la iaman germanan submarŝipan bazon. Malaperis eĉ parto de la insulo. En 1952 la insulanoj fine rajtis reveni.

Ekonomio redakti

La helgolandanoj vivas ĉefe de la turismo, sed ankaŭ de la fiŝkaptado. Pramŝipoj ligas Helgolandon kun la kontinento kaj kun aliaj insuloj.

Iom da statistiko redakti

Eksteraj ligiloj redakti