Helin BÖLEK (Dijarbakıro, 1992Istanbulo, 3-an de aprilo 2020) estis kurda muzikisto kaj aktivulo, kantisto de la Grupo Yorum.[1] Ekde 2016, la muzikgrupo suferis plurajn subpremajn atakojn de la registaro de Erdoğan, kiu ligis la grupon al la Revolucia Partio de Popola Liberigo/Fronto (DHKP/C), organizo kiu estis konsiderita teroristo de la turka registaro. Kiel protesto, en junio 2019, Bölek faris malsatstrikon kun aliaj kolegoj, postulante la retiron de la arestordonoj kontraŭ kelkaj el ili, ĉesigon de la sendistingaj serĉoj en la kulturcentro Idil kaj la nuligo de malpermesoj de iliaj koncertoj kaj kulturaj eventoj.[2][3] Tamen Bölek mortis pro malsato post 288 tagoj da striko.[4]

Helin Bölek
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1991 (1991-06-05)
en Dijarbakiro
Morto 3-an de aprilo 2020 (2020-04-03) (28-jaraĝa)
en Istanbulo
Mortokialo fastostriko
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Okupo
Okupo kantisto • politika aktivisto
vdr

Referencoj redakti