Elizeo Roslino

(Alidirektita el Helisaeus Roeslin)

Helisäus Röslin, Helisaeus Roeslin (1545-1616) estis germana matematikisto, astronomo, geografo, privata kuracisto de palatinata grafo Georgo Johano la 1-a de Pfalz-Veldenz (1543-1592) kaj grafo Johano Rejnhardo la 1-a de Hanau-Lichtenberg (1569-1625). Li adoptis la geoheliocentran sistemon[1] de la universo. Li studis unue en Stutgarto kaj post en la Universitato de Tubingeno.

Elizeo Roslino
Bouxwiller, Malsupra Rejno urbo kie li vivis siajn lastajn jarojn.
Bouxwiller, Malsupra Rejno
urbo kie li vivis siajn lastajn jarojn.
Persona informo
Naskiĝo 17-a de januaro 1545
en Plieningen, nune parto de Stutgarto, Virtembergo,  Sankta Romia Imperio
Morto 14-a de aŭgusto 1616
en Buchsweiler, graflando Hanau-Lichtenberg,  Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Bouxwiller, Bas-Rhin, Francio)
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tubingeno
Profesio
Alia nomo Lambertus Floridus Plieninger vd
Okupo astronomo • astrologo vd
Verkado
Verkoj Theoria nova Coelestium, ...
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas unu el la kvin observantoj[2][3] kiuj konkludis ke la Granda Kometo de 1577 estis transluna. Roslino konatiĝis kun Johano Keplero (1571-1630) en siaj studentaj jaroj kaj fariĝis unu el liaj korespodantoj. Kvankam li respektis Kepleron kiel matematikiston li neglektis kelkajn kosmologiajn principojn, same kiel la Teorion de Koperniko pri Suncentrismo.

Selektita verkaro redakti

  • Theoria nova Coelestium, Strasburgo 1578
  • Des Elsass und gegen Lothringen grentzenden Wassgauischen Gebirgs Gelegenheit, Strasburgo 1593
  • De opere Dei creationis sui de mundo hypotheses orthodoxae quantumvis paradoxae, Frankfurto ĉe Majno 1597
  • Tractatus meteorologiphysicus, Strasburgo 1597
  • Judicium oder Bedenken vom Neuen Stern im Schlangenträger, welcher den 2]] Octobris erschienen und zum ersten Mal gesehen worden, Strasburgo 1605
  • Historischer, politischer und astronomicher natürlicher Diskurs von heutiger Zeit Beschaffenheit, Wesen und Stand der Christenheit, Strasburgo 1609
  • Mitternächtige Schiffarth, Oppenheim 1611
  • Prematurae solis apparitionis in Nova Zembla causa vera, Strasburgo 1612
  • Prodromus dissertationum chronologicarum, Frankfurto ĉe Majno 1612
  • Chronologia primorum Caesarum ante et post natum Christum ab occupata o Pompejo Hierosolyma usque ad ultimam devastationem ejus per Titum Vespasioni filium, Frankfurto ĉe Majno 1612
  • Zu Ehrn der Kayserl. Wahl und Krönung Matthiae und Annae. I Kays. May. Gemahlin den 14/24 und 15/25 Tag Junii des 1612 Jahr zu Frankfurto ĉe Majno mit grosser Solemnität gehalten und verricht, Frankfurto ĉe Majno 1612
  • Fürnemes Prognosticon oder denkwürdige Prophezeiung, dess fürtrefflichen und weitberühmten Astronomi Herrn D. Helisaei Röslins... Nach Röslins Tod in Truck gegeben. 1626

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. In Defense Of The Earth's Centrality and Immobility: Scholastic Reaction To ..., Edward Grant
  2. La aliaj kvar estis Tiko Braho (1546-1601), Vilhelmo la 4-a (1532-1592), Landgrafo de Hesse-Kassel, Kornelio Gema (1535-1578) kaj Michael Mästlin (1550-1631).
  3. The Reception of Copernicus’ Heliocentric Theory, J. Dobrzycki