Hellmuth KARASEK [pron: Helmut Karazek] (naskiĝis la 4-an de januaro 1934 en Brno, Moravio, Ĉeĥoslovakio, mortis la 29-an de septembro 2015 en Hamburgo, Germanio) estis germana ĵurnalisto, verkisto, literatura kritikisto kaj profesoro pri teatroscienco. Karasek ankaŭ verkis tri teatraĵojn, uzante la pseŭdonimon „Daniel Doppler“.

Hellmuth Karasek
Persona informo
Hellmuth Karasek
Naskiĝo 4-an de januaro 1934 (1934-01-04)
en Brno
Morto 29-an de septembro 2015 (2015-09-29) (81-jaraĝa)
en Hamburgo
Mortis per malsano vd
Tombo tombejo Ohlsdorf vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tubingeno vd
Familio
Gefratoj Horst Karasek vd
Infanoj Daniel Karasek • Laura Karasek vd
Profesio
Alia nomo Daniel Doppler vd
Okupo ĵurnalisto • dramaturgo • theatre critic • literaturkritikisto • dramaturgo • universitata instruisto vd
Aktiva en TübingenStutgarto vd
Aktiva dum 1965– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hellmuth Karasek (maldekstre) kaj Jens Rusch
Hellmuth Karasek en 2011

Biografio redakti

Ĝis kiam Hellmuth Karasek aĝis dek jarojn, lia familio loĝis en Bielitz en Silezio. Tiam la soveta armeo proksimiĝis kaj la familio fuĝis al Bernburg (Saale). Antaŭe li dum kelkaj monatoj lernis en tiel nomata Nacipolitika Edukejo (Nationalpolitische Erziehungsanstalt, Napola). Post abiturientiĝo li transloĝiĝis de GDR al la Federacia Respubliko Germanio. Li studis germanistikon, historion kaj anglistikon en la Universitato de Tübingen, doktoriĝis kaj eklaboris kiel ĵurnalisto de la gazeto Stuttgarter Zeitung. Poste Karasek dum unu jaro laboris kiel ĉefdramisto de la Ŝtata Teatro de Stuttgart kaj ekde 1968 kiel teatra kritikisto de la ĉiusemajna gazeto Die Zeit.

De 1974 ĝis 1996 li estris la kulturan fakon de la revuo Der Spiegel kaj fariĝis unu el la plej konataj literaturaj kaj kinaj kritistikoj de Germanio. Pri liaj spertoj temas lia romano Das Magazin (La revuo), eldonita en 1998 de eldonejo Rowohlt. Post 1996 li ĝis 2004 kuneldonis la Berlinan gazeton Der Tagesspiegel.

Karasek vivas en Hamburgo kaj nun laboras interalie por la gazetoj Die Welt, Welt am Sonntag kaj Berliner Morgenpost, ĉiuj eldonataj de Axel Springer AG. Ofte li videblas en televidaj elsendoj.

De 1988 ĝis 2001 Karasek kaj Marcel Reich-Ranicki estis la konstantaj partoprenantoj de la televidelsendo Das Literarische Quartett (La literaturo kvaropo). Li estas membro de la PEN-centro de Germanio kaj de la Libera Akademio de la Artoj en Hamburgo.

Hellmuth Karasek havas edzinon kaj kvar gefilojn.

Karasek pri Esperanto redakti

En 2003 Hellmuth Karasek diris, kadre de prelego pri la estonteco de la germana lingvo[1]:

Troige dirante, Esperanto estas baza hispana, el kiu oni forigis la gramatikan kaoson ŝajne mallogikan. Sed ĝuste pro tiu kaoso nia [germana] lingvo estas ne nur kulturaĵo, sed ankaŭ naturaĵo - sovaĝe kreskanta naturaĵo, kiu bezonas prizorgon. Eĉ pli doloras en Esperanto la manko de idiotismoj, de proverboj, de frazeologiaĵoj. Mallonge dirite, oni neniam forgesu, ke lingvo estas ĉiam ankaŭ ĝia historio. [...] Lingvon sperti oni povas nur se oni pretas porti ĝian historion. La misaĵo de Esperanto estis kaj estas: Esperanto ne havis historion. Tamen ni nun spertas duan Esperanton, la tiel nomatan bazan anglan, en ĉiu flughaveno kaj ĉiu feriejo. Ĝi treege malbone traktas la anglan lingvon.

Fontoj redakti