Hellweg nomiĝis en la mezepoko granda reĝa aŭ armea vojo aŭ grava strato por la granddistanca komerco, kiu estis daŭre tenenda libera de surkreskaĵo je larĝo da pli malpli tri metroj. Se la literaturo diras nur Hellweg sen klariga adjektivo, ĝi kutime celas la Vestfalan Hellweg.[1]

La ponto trans la rivereto Heubach en Dülmen estas ero de la Hellweg

Nomklarigo redakti

Laŭ vaste disvastiĝinta interpreto la nomo „Hellweg“ devenas de la platgermana vorto helwech, kiu signifas larĝan helan vojon, kiu donas al vojaĝantaj komercistoj la eblecon atingi la celon pli rapide kaj pli bone protektate kontraŭ rabatakoj.

Alia interpretaĵo de la nomo Hellweg estas tiu de salovojo, baziĝanta sur la greka resp. kelta nomo hals resp. hal por salo (komparu la nomojn de la salproduktaj urboj HalleBad Reichenhall), kio tamen validas nur por certa parto de la Hellweg.

Pli malnova interpretaĵo estas tiu de mortintovojo. La Hellweg estas laŭ la germana Vortaro de Grimm unue la vojo, sur kiu oni veturis la kadavrojn. Helvegr estas la vojo al la subtera mondo, al kiu konvenas la Vestfala Hellweg, mortintovojo, skribis Wolfgang Golther, germanisto de la finiĝanta 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kiu okupiĝis esplore pri ĝermana mitaro. En la silabo Hel respeguliĝas, laŭ tiamaj supozoj, la nomo de la nordĝermana diino de la mortintoj kaj de la infero.[2] Restas neklare, kian realan rilaton tiu-ĉi nominterpreto havas kun la strato.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Ferdinand Seibt (eld.): Transit Brügge-Novgorod: eine Straße durch die europäische Geschichte. Ausstellungskatalog. Bottrop/ Essen 1997, ISBN 3-89355-148-4.
  • Wolfgang Golther: Handbuch der Germanischen Mythologie. Novkompostita kaj priverkita eldono laŭ la eldono Lepsiko 1895. Marix Verlag, Wiesbaden 2004, ISBN 3-937715-38-X.

Referencoj redakti

  1. Komparu ekzemple. Ferdinand Seibt (eld.): Transit Brügge-Novgorod: eine Straße durch die europäische Geschichte. 1997.
  2. Wolfgang Golther: Handbuch der Germanischen Mythologie. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti

Hellweg-Mapoj: