Helmina von Chézy

Helmina von Chézy, plena nomo Wilhelmine Christiane de Chézy, (naskiĝinta la 26-an de januaro 1783 en Berlino; mortinta la 28-an de januaro 1856 en Ĝenevo) estis germana ĵurnalistino, poetino kaj libretistino.

Helmina von Chézy
Persona informo
Helmina Christiane von Chézy
Naskonomo Wilhelmine Christiane von Klencke
Naskiĝo 26-an de januaro 1783 (1783-01-26)
en Berlino
Morto 28-an de februaro 1856 (1856-02-28) (73-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Familio
Patrino Caroline Louise von Klencke vd
Edz(in)o Antoine-Léonard de Chézy vd
Infanoj Wilhelm Chezy • Max Chézy vd
Profesio
Alia nomo Helmina • Sylvandra • Enkelin der Karschin vd
Okupo ĵurnalistoverkisto • poeto • libretisto • literaturkritikisto • artokritikisto • redaktisto • tradukisto • publika konato • flegisto • dramaturgo vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde 1817 Chézy vivis en Dresdeno kaj fariĝis membro de la Dresdena Kantorondo. Tie ŝi ankaŭ verkis la libreton por la opero Euryanthe de Carl Maria von Weber. Kelkaj el ŝiaj poetoj estis muzikigitaj (Ach, wie ist’s möglich denn,/ Daß ich dich lassen kann, / Hab’ dich von Herzen lieb, / das glaube mir). Franz Schubert verkis la teatromuziko por ŝia dramo Rosamunde, princino de Cipro, kiu fiaskis je la unua prezentado kaj estis prezentata nur dufojojn en la Teatrejo ĉe la Vieno, 1824 tamen ankaŭ en Munkeno. Ĝis antaŭ malmultaj jaroj ĝi validis kiel perdiĝinta. La poemon Der Vollmond stahlt auf Bergeshöh’n entenata en ĝi (diskoniĝinta en la muzikigo de Schubert aparte kun pianakompano kiel Romanze der Axa) ankaŭ Charles Ives muzikigis. En sia poezio Chézy restis ligita al la romantisma skolo.

Eksteraj ligiloj redakti