Helmut RÖSSLER (naskiĝis la 23-an de marto 1925, mortis la 20-an de februaro 2012 en Speyer) estis germana esperantisto, kiu konatiĝis en la Esperanto-movado kiel tradukinto de poemoj kaj kantoj.

Helmut Rössler, 2010

Kune kun Wilhelm Herrmann li tradukis la Germanan Antologion aperintan en 1985. Kelkaj el liaj kanto-tradukoj aperis en ADORU.

Laŭ profesio li estis gimnazia instruisto (stud-direktoro) pri matematiko. En sia lernejo li de tempo al tempo instruis ankaŭ Esperanton, i. a. al Reinhard Bütikofer, MEP kaj eksa kunprezidanto de Bündnis 90/Die Grünen.

Ekde la 1960-aj jaroj li seninterrompe estis delegito de UEA en Speyer.