Helpo-Diskuto:Kiel redakti paĝon por spertuloj

Arkivoj
Arkivoj

Mi ĵus komprenis, ke la vikia sistemo de la Vikipedio uzas ":", "::" k.t.p. por krei deŝovon de linioj, kaj ke tio plenumiĝas per frenezega uzo de "dl"-listoj.

Jen praktika ekzemplo el Vårt land/Maamme:

  :Ho, patra land', amata ter'
  :sonegu kara vort'!
  :Nenia val', nek bord' en ver'
  :etendas sin sub la eter',
  :ravanta pli, amata pli
  :ol la patruj' de ni.

Kaj jen la rezulta HTML-kodo:

  <dl><dd>Ho, patra land', amata ter'
  </dd><dd>sonegu kara vort'!
  </dd><dd>Nenia val', nek bord' en ver'
  </dd><dd>etendas sin sub la eter',
  </dd><dd>ravanta pli, amata pli
  </dd><dd>ol la patruj' de ni.
  </dd></dl>

Efektive tio estas harstariga misuzo de HTML-elementoj. "dl" signifas "definition list" ("listo de difinoj"), kaj la subelemento "dd" signifas "difinition description" ("difinopriskribo"), kiu estu uzata kune kun "dt", "definition term" ("difinata termino"). La linioj de la kanto "Vårt land/Maame" ja neniel ajn estas difinopriskriboj, kaj ĉiuokaze tute mankas difinata termino.

Mi jam delonge scias, ke la HTML kreta de la vikia mekanismo de la Vikipedio (kaj de pli-malpli ĉiuj vikioj) ne estas la plej bela, nek la plej purisma HTML imagebla, kaj mi povas elteni tion. Sed la misuzo de "dl"-elementoj transiras ĉiujn limojn. HTML ne estas tipografia lingvo, sed lingvo por priskribi tekstostrukturon. Laŭ mi ankaŭ vikia redaktosistemo estu orientita laŭ tia direkto, kaj ne tro emfazu la prezentomanieron. Ĉiuokaze oni ne misuzaĉu ĉiajn ajn HTML-elementojn nur por krei prezentajn efektojn.

Nepre la misuzo de "dl"-listo devas esti forigita.

Se ni nepre volas, ke ekzistu maniero por deŝovi liniojn, tio estas kreebla pere de "style"-atibutoj de "div"-elementoj. ekz. jene:

  <div style="margin-left:1em">
  Ho, patra land', amata ter'<br>
  sonegu kara vort'!<br>
  </div>

Bertilo WENNERGREN

  • Kutime mi uzas "*" kaj "**" kaj tiel plu por deŝovi liniojn. Ĉu tio kreas HTML-kodon egalan al tio de ":"? - Kriĉjo 15:48, 8. Mar 2003 (UTC)
Oni komencas uzi -? por emotikonoj en vikivortaro Mak 17:14, 8. Mar 2003 (UTC)
La kodo produktita per vikio fakte enhavas ofte malbonaĵojn. Ekz-e <h1 class="pagetitle">, kio estu <h1>, au la manko de fermantaj </p>. En la ekzemplo de Bertilo supre, <blockquote> estus pli bone, ĉar estas cito de poemo. Ni do atendu plibonaĵojn far la programistoj! Malte 08:20, 14. Sep 2003 (UTC)

La kodaĵoj "*", "**" k.t.p. kreas listerojn (elementojn de listoj), kio estas tute bona afero, se temas pri efektivaj listoj. Tiam ordinare aperas en legiloj buletoj aŭ similaj aferoj antaŭ ĉiu listero. La HTML-kodo tiam estas "ul" por la tuta listo, kaj "li" por ĉiu elemento. Laŭ mia impreso tio ne multe misuziĝas. Almenaŭ la klarigoj, kiel uzi ilin, prezentas ilin kiel ilojn por krei listojn, kio ja estas perfere en ordo. La problemo pri ":" estas, ke la klarigoj prezentas ilin kiel rimedon por krei deŝovon. Tio estas freneza. Bertilo WENNERGREN


Kial la simboloj por kopirajto kaj monvalutoj estis en sekcio nomata "Malbonaĵoj"? Tiu politika mesaĝo kontraŭas la neŭtralecon de Vikipedio, do mi tuj ŝajnos la nomon de tio sekcio al la pli trafa "Kopirajto, varmarko, kaj valutoj" - Kriĉjo 20:03, 13. Sep 2003 (UTC)


En la Esperanta versio efikas kodaĵoj kiel {{msg:stub}}

Kaj {{msg:spoiler}}
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

? -- :) 02:54, 5. Feb 2004 (UTC)

Dum ja funkcias {{msg:stub}}, mi provas krei kio devus esti {{msg:spoiler}} ? --Arno Lagrange 11:23, 5. Feb 2004 (UTC)


Mi volas krei formulon kun signo dube staranta kaj superstrekita! ĉu mi devass uzi iun matematika formulon? G(3-5) Mi volas tiun ĉi superstreki! RK

Normale ĝi devus funkcii tiel:
G (3-5)
Ŝajne tamen tiu ĉi metodo kolizias kun la vikipediaj stilreguloj (aŭ ĉu mi fuŝis?) Eble rigardu, kiel alilingvaj vikipedioj solvis la problemon aŭ kreu grafikaĵon alŝutendan. Ĉu iu alia havas pli bonan ideon? --Unukorno 10:42, 30. Mar 2004 (UTC)

Ŝajnas ke plej taŭgus matematikaĵo kiel klarigite je : en:Wikipedia:TeX_markup aŭ pli bone je meta:MediaWiki User's Guide: Editing mathematical formulae Arno Lagrange 11:01, 30. Mar 2004 (UTC)

Kiel fari ŝvaon? redakti

Kiel (se entute eblas) en Vikipedio oni povas tajpi "ŝvaon", t.e. fonetika simbolon de 180-grade rotaciita "e"? En la artikolo pri Ĉinuka piĝino mi tre preferus uzi tion anstataŭ la askian "E". Ne eblas uzi minusklan "e" ĉar la lingvo havas ambaŭ literojn (kontraste al la laŝucida lingvo, kiu uzas ŝvaon sed malhavas la vokalliteron "e"). 19:54, 26. Jun 2004 (UTC) Haruo

Kio pri aliaj neuniversalaj literoj redakti

Kio pri la diversaj slavaj supersignitaj latinliteroj, la pola trastrekita L ktp? Kaj kiel plej utile entajpi japanajn (aŭ ĉinajn, kaj koreajn) karaktrojn (kanĵioj, hangulaĵoj, kanaeroj ktp) kaj cirilajn literojn? Ĉu mi povas uzi ciferajn kodojn (kiel & # xxxx ; sen interspacoj) por tiaj aferoj, aŭ kiel? 20:08, 26. Jun 2004 (UTC) Haruo ____________________________________

Pri monatoj kaj jaroj redakti

Sur la pagho http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Kiel_redakti_pa%C4%9Don_por_spertuloj#Ligiloj.2C_URLoj, mi ĵus korektis de "decembro" al "Decembro" kaj de "1940-oj" al "1940-aj jaroj". La unua el tiuj du korektoj estas certe nepre necesa (laŭ la Fundamento de Esperanto nomoj de monatoj komenciĝas per literoj grandaj, ne malgrandaj), la dua estas nepre necesa, se mi ne eraras pri la signifo, laŭ kiu oni deziris uzi la strangaĵon "1940-oj". Mi suspektas, ke similaj korektoj necesas en multaj aliaj lokoj. -- Ĉu eblas per unu fojo ordoni, ke "decembro" k. s. estu ekster citaĵoj aŭtomate ĉie reskribitaj al "Decembro" k.s. ? Pri "1940-oj" k. s. kaj "1940-aj jaroj" k. s. la ordono eble devus esti kondiĉa, kun nepra homa kontrolo, ĉar povus okazi en iuj, maloftegaj tekstoj, ke iu efektive intencis paroli pri 1940-oj.

Sur tiu sama pagho inter tiuj du troviĝas "1941". Mi ne certas, ĉu tie oni devus korekti al "1940-a", ĉar mi ne scias, ĉu tiuj ciferoj celis esti skribo enfraza de jaronumero, aŭ ĉu eksterfraza (ekzemple ĉe uzo en ia tabelo). Sed mi certas, ke enfraze oni tre ofte skribas "1940" kaj simile anstataŭ "1940-a" kaj simile, pro imito al la en la lingvo internacia ne pravigebla kutimo de kelkaj naciaj lingvoj uzadi nombronomojn anstataŭ la respektivajn adjektivojn.

FS 01:11, 12. Feb 2008 (UTC)

La celo de la datoj estas fari ligojn interne de la vikipedio. Momente, la paĝo 7-a de Decembro ne ekzistas sed ekzistas 7-a de decembro. Farante ligon al nova paĝo, estus bone enmeti enhavon en ĝi. Unu el la paĝoj povus esti simple alidirektigo al la alia.

--Viktoro 14:54, 7. Aŭg 2008 (UTC)

<gallery> redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus vidis, ke ankoraŭ mankas informoj pri la vikia kodo <gallery>. Ĉu iu povas aldoni la informon? Mi ĵus rigardis en la anglan kaj germanan vikipediojn, sed tie nenion tradukeblan trovis. Kore --Tlustulimu 18:48, 25. Feb 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Kiel redakti paĝon por spertuloj".