En wikitabeloj eblas provizi ordigajn butonojn en la kolumnaj titoloj. Por tio necesas aldoni al la tabelkapo la stil-klason class="sortable" (eble aldone al la klaso "wikitable", se ĝi estas dezirata). Por ke la ordigo funkciu, necesas aktiva Ĝavaskripto en la krozilo. Se la uzulo malaktivigis Ĝavaskripton, ne eblas ordigi.

Ekzemplo:

Enigaĵo Rezulto
{| class="wikitable sortable"
! Kolumno 1
! Kolumno 2
! Kolumno 3
|-
| 12345
| € 234,56
| unua
|-
| 4567
| € 88,88
| dua
|-
| 23456
| € 1111,88
| tria
|}
Kolumno 1 Kolumno 2 Kolumno 3
12345 € 234,56 unua
4567 € 1111,88 dua
23456 € 88,88 tria

La ordiga programo analizas la unuan datenan vicon (ne la titolan vicon) de la tabelo kaj provas kompreni, ĉu temas pri teksto, nombro aŭ eble prezo kun indiko de la valuto (tiun ĉi ĝi ignoras). Tekstoj estas ordigataj laŭ la unikodaj valoroj de la signoj.

Kiam alia maniero de ordigo estas dezirata, eblas difini por ĉiu tabela valoro specialan ordigan valoron. Ĝi ne aperas en la tabela vido, sed difinas la ordigan vicon. Ĝin markas la ŝablono {{SortKey}}. Ekzemplo: por ordigi la valoron "ĉaro" inter "cunamo" kaj "damo" metu antaŭ ĝin la ordigan valoron "c~aro" ({{SortKey|c~aro}}ĉaro); tio ne estas tre bela, sed ja funkcias.

La ordigo ne necesigas la uzon de vikitabeloj; eblas indiki la klason "sortable" ankaŭ en ordinaraj tabeloj (en la etikedo "<table>").

Eksteraj ligiloj redakti