La birdoj de familio Hematopedoj estas el la ordo de Ĥaradrioformaj, inter tiuj kiuj nomiĝas ankaŭ vadbirdoj kaj tiu familio enhavas nur unu genron, nome Haematopus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hematopedoj
Amerika nigra hematopo (Haematopus bachmani)
Amerika nigra hematopo
(Haematopus bachmani)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Haematopodidae
Genro: Haematopus
Linnaeus, 1758
Specioj

H. leucopodus
H. ater
H. bachmani
H. palliatus
H. meadewaldoi
H. moquini
H. ostralegus
H. longirostris
H. finschi
H. chathamensis
H. unicolor
H. fuliginosus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili estas grandaj, facile videblaj kaj bruemaj birdoj, kun fortaj bekoj kiujn uzas por premi aŭ malfermi moluskojn.

En kelkaj specioj, la bekoformo ŝanĝas laŭ la dieto. Tiuj kun flankebenaj bekoj premas aŭ malfermas moluskojn kaj tiuj kun pli plintaj bekoj serĉas vermojn.

Ili troviĝas ĉe tutmondaj marbordoj escepte polusaj regionoj. Ili estas tute nigraj, nigroblankaj aŭ brunblankaj laŭ aspekto.

Iliaj ovoj estas demetataj en trua nesto surplanke. Ili estas grizaj kaj makulete kamuflaj inter la griza ŝtona fono. Ili estas pli pintaj de unu pinto por malhelpi ruliĝon kaj ne laŭ popola miskredo por lokigi la longajn bekojn, kiuj disvolviĝas nur post eloviĝo.

La idoj elnestiĝas tuj post eloviĝo kaj ekplukas manĝaĵon tujtuje.

Specioj redakti