La Hemfriĉa mevo (Larus hemprichii) estas mezgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. La nomo rememorigas tiun de la germana naturalisto, Wilhelm Hemprich (1796-1825), mortinta dum ekspedicio en Eritreo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hemfriĉa mevo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Hemfriĉa mevo 'Larus hemprichii'
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
oeufs de Ichthyaetus hemprichii - MHNT

Disvastiĝo redakti

Multaj restas la tutan jaron en la Ruĝa Maro kaj golfo de Adeno, sed aliaj post la reprodukta sezono disiĝas al golfo de Irako, Omano kaj tiom suden kiom ĝis Mozambiko; la specio estas komuna vintra vizitanto en Kenjo kaj somera vizitanto en Pakistano. Ili nestas en marbordoj kaj sekaj insuloj. Ili manĝas ĉe strandoj, havenoj kaj koralrifoj.

Aspekto redakti

Ĝi estas mezgranda mevo 42 ĝis 45 cm longa kun enverguro de 110 ĝis 120 cm. En ĉiu plumaro la specio estas tre simila al la Blankokula mevo, tio estas por plenkreskuloj nigra kapo somere, helgriza brusto, blankaj kolo kaj ventro, malhelgrizaj dorso kaj flugiloj, sed la Hemfriĉa mevo (Larus hemprichii) aspektas pli granda, flugillonga kaj bekofortika. Ĝi havas ne la du okulajn duonringojn, sed plej ofte nur la supran. La beko ne estas ruĝa, sed verdoflaveca kun ruĝonigra pinto. La kruroj estas verdoflavecaj, la irizo bruna kaj la okulringo ruĝa.

Junuloj atingas plenkreskulan plumaron la trian vintron.

Loĝantaro redakti

Ne minacata. Monda loĝantaro ĉirkaŭas la 100,000 parojn.

Kutimoj redakti

Tiu specio manĝas ĉefe fiŝojn kaj tre ofte sekvas la ŝipojn aŭ ĉeestas la havenojn. Ĝi povas rabi aliajn rabobirdojn kaj kutime piediras la tajdejoj ĉu sole ĉu grupe. Malofte tiu mevo plonĝas. Ili manĝas ankaŭ ovojn kaj birdidojn.

La Hemfriĉa mevo (Larus hemprichii) nestas en kolonioj, sed ankaŭ sole. La nesto estas truo engrunde kovrita de planteroj. Plej ofte en koralrifoj aŭ inter plantoj. La ino demetas 1 ĝis 3 ovojn. Kovado daŭras pli ol 3 semajnojn.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [

http://www.oiseaux.net/oiseaux/charadriiformes/goeland.de.hemprich.html Franclingva ejo pri Hemfriĉa mevo]