Henano
Henano (ĉine 河南) estas provinco en orienta, meza Ĉinio kun ĉirkaŭ 97 milionoj da loĝantoj. En Henan troviĝas la urboj Lŭojango (ĉine 洛陽市, pinjine Luòyáng), Ŝjinjango (ĉine 信阳市, pinjine Xìnyáng), Pingdingŝano (ĉine 平顶山, pinjine Píngdǐngshān) kaj Kajfengo (開封市 / 开封市, pinjine Kāifēng), kiuj estis ĉefurboj de la ĉina imperio. Henan estas la plej dense loĝata provinco de Ĉinio (572/km²) kaj havas centran situon. Ĝia ĉefurbo estas Ĝengĝoŭo.
Henano | |||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
Mallongigo: 豫 (yù) | |||||||||||||||||
Ĉinio kun Henano montrata
| |||||||||||||||||
Signifo de nomo | |||||||||||||||||
Administra speco | Provinco | ||||||||||||||||
Ĉefurbo | Ĝengĝoŭo | ||||||||||||||||
Plejgranda urbo | |||||||||||||||||
Provincestro | |||||||||||||||||
Areo | km² | ||||||||||||||||
- Latitudo | |||||||||||||||||
- Longitudo | |||||||||||||||||
Loĝantaro | () | ||||||||||||||||
- Ĉirkaŭ | 97 000 000 | ||||||||||||||||
- Loĝdenso | 572/km² | ||||||||||||||||
Ekonomio | () | ||||||||||||||||
- MEP | |||||||||||||||||
- MEP po kapo | |||||||||||||||||
HDI | () () | ||||||||||||||||
Etnoj | |||||||||||||||||
ISO 3166-2 | CN- | ||||||||||||||||
Oficiala retejo | |||||||||||||||||
HistorioRedakti
Oni fondis en tiu ĉi provinco la ĉinan civilizon, ĉe kunfluo de riveroj Wei, Fen kaj la Flava rivero. Tie aperis la dinastioj Shang aŭ Yin (18-a ĝis 12-a jarcento antaŭ nia erao). La urbo Lŭojango estis imperiestra sidejo – kun interrompoj – ekde 771 antaŭ nia erao ĝis 937 de nia erao, ĝis la falo de la dinastio Tang. Ekde tiam Kajfengo iĝis la ĉefa sidejo de la lando ĝis malvenko de la norda dinastio Sung en 1127 fare de la mongoloj.
GeografioRedakti
Henan estas dividebla je orienta ebenaĵa kaj okcidenta montara parto.
Ankaŭ la Flava rivero dividas la landon: norde de la rivero situas montara regiono (montaro Xionger Shan kaj Funiu-montaro kun basenoj).
KulturadoRedakti
En Henan oni kultivas tritikon, sojfabon, maizon, dolĉan terpomon, milion, hordeon, lenton. Gravas ankaŭ la industriaj plantoj kiel kotono, tabako kaj oleo-plantoj. La provinco estas ankaŭ centro de la silkraŭpa bredado.
IndustrioRedakti
En la industrio gravas minado de terkarboj (Lŭojango, Ĝengĝoŭo, Kaifeng kaj Sinsjan), produkto de traktoroj kaj aliaj industriaj maŝinoj.