Hendrik Petrus Berlage

Hendrik Petrus Berlage (Amsterdamo, 21-an de februaro 1856Hago, 12-an de aŭgusto 1934), Hein Berlage por intimuloj, estis influhava nederlanda arkitekto kaj urbanizisto.

Hendrik Petrus Berlage
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1856 (1856-02-21)
en Amsterdamo
Morto 12-an de aŭgusto 1934 (1934-08-12) (78-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Familio
Infanoj Hendrik Petrus Berlage • Cato Berlage • Miep van Rooy-Berlage
Okupo
Okupo arkitektourbanizisto • artoteoriisto • ceramikisto • ceramics designer • dezajnisto
Verkoj Berlagebrug
vdr
H.P. Berlage
La borso de Berlage en Amsterdamo

Li studis je la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio en Zuriko, kie li kontaktis kun la ideoj de la arkitektoj Gottfried Semper kaj Eugène Viollet-le-Duc. En lia klasika konstrustilo antaŭ ĉio la teorioj de Semper klare videblas. Post lia studado Berlage eklaboris en la oficejo de Th. Sanders, kun kiu li asociiĝis en 1884. Kune ili formplanis diversajn konstruaĵojn en novrenesanca stilo.

Berlage edziĝis je la 28-a de julio 1887 de Marie Bienfait (Goor, 1864 - Hago, 1937). La geedzoj ricevis kvar infanojn: tri filinojn kaj filon. En 1914 la familio transloĝiĝis de Amsterdamo al Hago.

En 1889 Berlage eklaboris memstare. En la komenco li formplanis ĉefe en la tiam kutimaj novstiloj, sed iom post iom li komencis eksperimenti en miksformo de raciismo kaj novarto. Tio antaŭ ĉio videblas en la projektoj por la asekura kompanio De Nederlanden van 1845, por kio li laboris kiel hejmarkitekto, ekzemple je la Muntplein en Amsterdamo. Tiuj konstruaĵoj jam anoncis la borson, kaj ankaŭ estis la kaŭzo kial skabeno Willem Treub antaŭenŝovis Berlage-n kiel la arkitekton de la nova komerca borso en Amsterdamo. La stilo de Berlage montris la ideojn kiuj Berlage kaj Treub kune havis: la radikala liberalismo, nova politika tendenco kiu povas esti vidata kiel la antaŭiranto de la socialdemokratio. Berlage konsideris sian lastan laboron, la komunuma muzeo en Hago, kiel la plej bona. Li ne plu partoprenis ĝian finkonstruon en 1935.

Komunuma muzeo en Hago
Ĉaskastelo Sankta Huberto en Hoenderloo