Hendrik de Roover
Hendrik (Rik) de Roover (naskiĝis la 5-an de julio 1915 en Ede, mortis la 12-an de marto 2000 en Antverpeno) estis belga esperantisto, kiu servis kiel sekretario de Belga Esperanto-Federacio (1965–67) kaj estis longdaŭra estrarano de la Antverpena klubo La Verda Stelo kaj honora membro ekde 1994. Esperantisto ekde 1958, iama delegito pri instruado kaj naturismo.
Hendrik de Roover | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1915 en Nederlando |
Morto | 12-an de marto 2000 (84-jaraĝa) en Belgio |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li gvidis kursojn kaj en 1965–66 kolektis 1700 subskribojn por la peticio al UN. Li ankaŭ estis malavara donacanto al Flandra Esperanto-Ligo.
Li verkis romaneton por geknaboj, La aventuroj de ŝpar- kaj alia porketoj (1982) kaj rakontaron La Ruĝa Hirundo (1995). En 1981 li gajnis la 3-an premion en la belartaj Konkursoj, sekcio porinfana literaturo.