Henningshof (Wandersleben)

Bieno Hennigshof (ankaŭ: Schützenhof, Oberhof) estas mezepoka loĝejo en la mezo (Schulstraße 19) de Wandersleben en Distrikto Gotha, en Turingio, Germanujo. Temas pri monumentprotektitaĵo kultura. Ĝi staras sur areo de ne tute 4.000 m²; supozite temas pri iama kvarflanka bieno.

Henningshof (2010)

HistorioRedakti

 
Tomboŝtono de la venecia leŭtenanto Johann Christian Henning (1692-1767), detalo

Ĉe elfosado en 1988 kaj 1989, kiam planitis la starigo de modernaj loĝejoj en la tiama korto de la bieno, troviĝis grundomeze tombo de kaŭranto kun siliko kaj fragmentoj de ŝnurceramika amforo (ĉ. 2400-2000 a.K.).[1] Krom du fosaj ejoj el la 10-a/11-a jarcento trovis oni ankaŭ puton el al sama tempo kies elfosiĝo kvazaŭ kompleta sukcesis.

La bieno servis kiel unu el iam sep kavalirbienoj/liberaj kortoj kiel sidejo de ministroj de la senjoroj de Gleichen. Pri la antaŭulaj ejoj nenio konatas.

 
Fenestrolintelo kun la jardato 1605
 
Muroŝtono el 1597

Uzante pli malnovajn murerojn la konstruintoj kreis la nunan ejon en la jaro 1595-a. Lia portalo poste forigitis por aliloka uzo. La blazona ŝtono kun la leonigita leopardo de la Gleichen-senjoroj videblas hodiaŭ sur la mezepoka Loĝeja turo ĉe Menantes-strato nr 4. Kiam en 1985 malkonstruitis la tiama flanka ejo de Hennigshof ĝi savitis el la fundamenta muro. La lintelo fenestra kun la jardato 1605 portas la ĝis nun ne eksplikeblajn inicialojn CK dume HG ĉe la blazona ŝtono atribueblas al la lasta grafo de sia dinastio, Hans Ludwig von Gleichen († 1631). Konserviĝis enfeŭdigdokumento el la jaro 1602 pri Hennigshof, por Hans Christoph Schütz, adresite fare de Filipo Ernesto de Gleichen (verŝajne).

Henning-familioRedakti

Ĝis la fino de la 17-a jarcento la Schütz-oj posedadis la tuton antaŭ transiro en la manojn de la Henning-familio. Post la morto de Christian Friedrich von Henning liaj kvar filoj ricevis po unu parton. Johann Christian (1692-1767) transprenis la bienon post sia reveno kiel leŭtenanto de la Venecia respubliko. Lia tomboŝtono ĝis hodiaŭ staras ĉe la suda flanko de la surloka Petro-kirko. De 1755 oni havas dokumenton pri la vendo de kvarono biena fare de Carl Wilhelm G. von Henning al ĉefleŭtenanto Christian Friedrich von Henning.

Kolonelo Christian Wilhelm Sigismund von Henning (* 1748), filo de la landestro August Wilhelm von Henning, vunditis en 1809 batalante kontraŭ la soldatoj de Andreas Hofer en Brixen kaj mortis pro la sekvoj de torturado ĉe kaptiĝo. Ernst von Henning ankaŭ aranĝigis la ĝardenojn Henningsgarten norde de Kallenberg-monto, proksimo de Freudenthal malsupre de Gleichen-burgo.

El akto[2] pri la vendo de la bieno el 1835 al la Dukujo Gotao klaras ke la ĝis nun konserviĝinta eosta ekonomia ejo (ĉe Mühlberger Straße) datumas en sia nuna substanco el la jaro 1827. Akto de la 6.4.1839 ankaŭ nomas kelkajn (nur partajn - pro la antaŭa vendo al la gotaanoj) posedantojn, nome:

  • Königlicher Hauptmann Friedrich Ernst von Henning el Wandersleben
  • Gustav von Henning, herzoglich sächsischer Cammerherr und Regierungs- und Consistorialrat
en prokuro por:

En la 21.1.1845 ankoraŭfoje konfirmitis fare de la ŝtata ministerio ke Henningshof estus komplete en posedo de la duko gotaa.[3] Tamen rakontas ŝanĝonoto de la 10.12.1848 pri transdono de duono fare de kolonelo Friedrich Ernst Heinrich Adolph von Henning al la filo kaj leŭtenanto prusia Otto von Henning. En la 7.5.1878 la vidvino de la prusia generalmajoro Otto von Henning auf Schönhoff (1813–1877), Emilie von Henning, vendis la bienon al duko Ernesto kontraŭ la sumo de 120.000 markoj. En testamento ĉi-rilanta legeblas ankaŭ nomoj de la infanoj Curt, Armegard, Melanie, Lucie kaj Victor Thilo Hans.

SavoRedakti

Ekde 1899 la bienon posedis August Schmidt. Inter 1945 kaj 1994 ĝin posedis la komunuma administrado kio ne malhelpis ties kadukecon. En 1995 akiris ĝin privata investanto kiu, ankaŭ per publikaj monrimedoj, savis la konstrusubstancon kaj parte refaris ĝin. Nuntempe posedantas familio Stoll. La konstruaĵo kun korto kaj flankaj ejoj utiligeblas por kongresetoj kaj ekspozicioj kaj viziteblas fare de historiemuloj. La ĉefa ejo havas frubarokajn stukaĵpalfonojn kaj dilan ĉambron kun originalaj pentraĵoj.

WeblinksRedakti

LiteraturoRedakti

Angela Nitschke (restaŭristino): Abriss zur Geschichte des Henningshofes, 1995

NotojRedakti

  1. Dokumentado kun desegnaĵoj kaj fotoj estas en la Turingia landa oficejo pri arĥeologia monumentflegado en Vajmaro.
  2. Rentverwaltung Wandersleben im Staatsarchiv Gotha p. 18 Sign. 120
  3. Staatsarchiv Gotha: acta 1838–1848 p. 35
50.8972110.84934