Henri-Paul Pellaprat

Henri-Paul PELLAPRAT n. 1869 en Parizo; m. 1952 en Parizo estis tre fama franca kuiristo kaj aŭtoro de libroj pri kuirarto. (La paĝo estas parte traduko de germana vikipedio).

Biografio redakti

  • Pri la biografio vidu ankaŭ la antaŭparolon de la libro "L´Art Culinaire Moderne".
  • Li komencis sian edukadon en la Akademio de Arto Kulinara de Parizo" Academie d'Art Culinaire de Paris en 14-a januaro 1896.
  • Oni fondis tiun akademion en decembro 1885.
  • Poste li estis ĉefa kuiristo en franca restoracio "Le Cordon Bleu". Poste "Le Cordon Bleu" estas ankaŭ nomo de tre fama kuirlernejo.
  • Li estis ĉirkaŭ 32 ĝis 40 jaroj la ĉefa kuiristo en la restoracio.

Libroj redakti

La fama kulinara verko redakti

  • Henri-Paul Pellaprat estis aŭtoro de tre fama kulinara verko en franca lingvo "La arto kulinara moderna", en franca lingvo "L´Art Culinaire Moderne", de ĉirkaŭ 1935.
  • Oni tradukis la libron en kvin lingvoj kaj oni eldonis ĝin ofte, la 12-a germana eldono estis de 1990.
  • Henri-Paul Pellaprat eldonis ankaŭ aliajn librojn pri specialaj kulinaraj temoj.
  • La titolo de la germana eldono estis ekde jaro 1969 "Der Grosse Pellaprat. Die moderne französische und internationale Kochkunst", nova eldono de Walter Bickel, Eldonejo René Kramer, Laŭzano, 1969, ĉirkaŭ 800 paĝoj kun multkoloraj bildoj.

Listo de verkoj redakti

  • Pellaprat, Henri-Paul Le cuisinier / H.-P. Pellaprat, Paris : Berger-Levrault, 1942, 44 paĝoj kun bildoj. Serio: (Les beaux métiers) france
  • Pellaprat, Henri-Paul, L’art culinaire moderne : la bonne table française et étrangère: cuisine, entremets, pâtisserie, glaces, confiserie simple, confitures, conserves de ménage, boissons, etc. / Henri-Paul Pellaprat ; publié par Jacques Kramer, Nouv. éd., rev. et augm. / avec le concours de Pierre Mengelatte et Louis-René Viaŭ, Morat : Editions patriotiques, 1952 811 paĝoj kun bildoj, la franca reeldono de 1952.
  • Pellaprat, Henri-Paul, L’arte della cucina moderna / Pellaprat (itala eldono) Ed. italiana, Firenze : Eldonejo Sansoni, 1968, 847 paĝoj kun bildoj. Originala titolo: "L’art culinaire moderne"; Traduzione, revisione e integrazioni di Natale Rusconi; traduko, revizio kaj integrado de Natale Rusconi.
  • Pellaprat, Henri-Paul, L’art culinaire moderne : le Pellaprat du XXe siècle / Henri-Paul Pellaprat. Eldono: 5e éd. Lugano : R. Kramer, 1975, 773 paĝoj kun bildoj. La 5-a eldono de la fama verko estis en franca lingvo.
  • Pellaprat, Henri-Paul, Le poisson dans la cuisine française / H.-P. Pellaprat ; réalisation et photograph. Dominique Chatellin; Parizo : Eldonejo: Flammarion, 1975 229 paĝoj kun bildoj. "La fiŝo en la kuir(arto) franca."
  • Henri-Paul Pellaprat. Modern French culinary art : the Pellaprat of the 20th century / Henri-Paul Pellaprat. Rev. ed., 4th impr. / by John Fuller, Londono:Eldono: Virtue, 1986; 952 paĝoj kun bildoj. La libro estis la 4-a eldono en angla lingvo de la fama verko. ISBN 0-900778-07-5 angle
  • Pellaprat, Henri-Paul, Der grosse Pellaprat : die französische und internationale Kochkunst / Pellaprat ; germana nova eldono de Walter Bickel ; eldonisto de René Kramer, 12-a Eldono; Munkeno: Eldono: Gräfe und Unzer, 1990; 797 paĝoj kun bildoj. ISBN 3-7742-4202-X

Eksteraj ligiloj redakti