Henri La Fontaine

belga juristo kaj politikisto

Henri Marie LA FONTAINE [lafotén], (naskiĝis la 22-an de aprilo 1854 en Bruselo, mortis samloke la 14-an de majo 1943) estis belga juristo kaj politikisto. Dum jardekoj li estis senatano por la belga socialista partio. En 1913 li ricevis la Nobel-Premion pri Paco.

Henri La Fontaine
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1854 (1854-04-22)
en Bruselo
Morto 14-an de majo 1943 (1943-05-14) (89-jaraĝa)
en Woluwe-Saint-Lambert
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Universitato Libera de Bruselo vd
Familio
Gefratoj Léonie La Fontaine vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • bibliografo • pacifisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • juristo vd
Laborkampo bibliografio • documentation science • internaciaj rilatojinternacia juro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henri La Fontaine estis direktoro de la Internacia Bibliografia Instituto. Li studis internacian juron, aktivis en la antaŭmilita pacmovado kaj fariĝis direktoro de la Internacia Oficejo de la Paco. Pro sia aktiveco ĉe internaciaj organizaĵoj (li estis inter la fondintoj de la Unio de Internaciaj Asocioj) li kunrespondecas pri la grava rolo kiun nun havas la urboj Hago (Nederlando) kaj Bruselo (Belgio). En 1920 li kiel belga delegito en la Ligo de Nacioj nesukcese provis proponi Esperanton kiel internacian lingvon[1].

Kune kun Paul Otlet li fondis en 1894 universalan bibliotekon nomatan Mundaneum kaj kreis la Universalan Dekuman Klasifikon (UDK) por bibliotekoj. Paul Otlet kun Lafontaine plievoluigis la „Dewey”-klasifikon por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo (12,5 × 7,5 mm) estas ilia kreaĵo[2].

Esperanto redakti

Li ankaŭ estis regule subtenanto de Esperanto kaj unu el la fondintoj de la Reĝa Brusela Esperantista Grupo[3].

Fondumo Henri Lafontaine redakti

La Fondation Henri La Fontaine, kreita en 2011 memore al li, celas transdoni kaj ĝisdatigi la valorojn, kiujn li defendis favore al universala scio, internacia juro kaj demokratio[4].

Verkaro redakti

Monda organizo en revuo Esperanto 1912, n-ro. 117, p. 1 - prelego dum la "kongreso de rasoj" (Londono)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (eo) Ulrich Lins, Cent jaroj da esperoj pri nova mondo, Libera Folio, la 20-an de februaro 2021.
  2. Roland Rotsaert, Mundaneum: papera antaŭulo de Interreto, Monato, januaro 2004, alirite la 29-an decembro 2017.
  3. Régis Larue, Arkivo Henri La Fontaine, 2023
  4. (fr) Fondation Henri La Fontaine [arkivo]