Henri Lefebvre

franca filozofo

Henri LEFEBVRE (naskiĝis la 16-an de junio 1901, mortis 29-an de junio 1991 en Navarrenx) estas franca marksisma intelektulo, sociologiisto kaj filozofo.

Henri Lefebvre
Henri Lefebvre 1971.jpg
Persona informo
Henri Lefebvre
Naskiĝo 16-an de junio 1901 (1901-06-16)
en Hagetmau
Morto 29-an de junio 1991 (1991-06-29) (90-jara)
en Navarrenx
Religio ateismo [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Literatura fakultato de Parizo • Universitato de Parizo [#]
Partio Franca Komunista Partio [#]
Profesio
Okupo filozofopolitikistosociologo • universitata instruisto • literaturkritikisto • membro de Franca rezistado • geografo [#]
Laborkampo filozofiosociologio [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li naskiĝis en Hagetmau, sudokcidente de Francio. Li studis filozofion en la pariza Universitato (Sorbono), diplomiĝis en 1920. De 1930 ĝis 1940, li profesoras pri filozofio; en 1940, li aliĝas al la franca "rezistomovado". De 1944 ĝis 1949, li direktoras la radiostacion Radiodiffusion française ("franca radiodissendo") en Tuluzo.

En 1962, li ekprofesoras sociologion en la strasburga Universitato.

Li mortis en 1991. En sia omaĝo, la revuo Radical philosophy ("radikala filozofio") skribas:

la plej verkema el la marksimaj francaj intelektuloj mortis en la nokto de la 28a ĝis la 29a de junio 1991, nelonge post sia 90a naskiĝtago. Dum lia longa kariero, lia laboro estis plurfoje moda aŭ ne, laŭ la epokoj, kaj influis ne nur la disvolviĝon de filozofio, sed ankaŭ tiun de sociologio, de geografio, de politikaj sciencoj kaj de literatura kritiko. [1] Arkivigite je 2003-06-26 per la retarkivo Wayback Machine