EdE-M

Henri MUFFANG (müfan), franco, licea prof. Nask. 26 sept. 1864 en Paris. Interesiĝas pri sociologio. Kunfondis la grupon en Angecs, 1904, propagandis en lokaj ĵurnaloj, kunlaboris en multaj E-aj gazetoj. Trad. de Jules Renard: Karotharulo, 1907.