Henri Sielens

(Alidirektita el Henri SIELENS)

Henri SIELENS (naskiĝis en 1915, mortis la 19-an de decembro 1974) estis ĵurnalisto kaj direktoro de la Internacia marista domo en Antverpeno.

Li jam en sia juneco lernis Esperanton de Frans Schoofs, fondinto de la antverpena Esperanto-klubo, kaj neniam ĉesis aktivi en la Movado. En 1934 li faris ekzamenon (kune kun Hector Boffejon) pri „profesora kapableco” kaj akiris sian diplomon kun „granda distingo”. Li aktivis en la antverpena klubo "La Verda Stelo" antaŭ kaj post la Dua Mondmilito kaj kune kun Maurice Jaumotte estis je la bazo de la restarigo de la grupo, kie li funkciis kiel kasisto.

En 1953 li kunorganizis la Unuan Beneluksan Esperanto-Kongreson. En 1957 li verkis la 50-jaran historion de la antverpena klubo "La Verda Stelo" (La Verda Stelo 1907-1957) kaj en 1960 li estis vicprezidanto de la LKK de la 45-a Universala Kongreso en Bruselo. Kun alia elstara belga esperantisto Maurice Jaumotte, forpasinta en 1970, Sielens havis decidajn meritojn por la unuiĝo de la belga movado. Li estis honora vicprezidanto de la antverpena klubo "La Verda Stelo" kaj de Belga Esperanto-Federacio.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1932-1933 : Atestiloj de La Verda Stelo pri Henri Sielens, FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-231, 2 blz.
  2. Esperanto-kolekto, Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience, Antverpeno
  3. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-17, 1 blz.
  4. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-430

Bibliografio redakti