Malfermi la ĉefan menuon
Henrich Steffens

Henrich STEFFENS (naskiĝinta la 2-an de majo 1773 en Stavanger, mortinta la 13-an de februaro 1845 en Berlino) estis germana-norvega naturscienculo, naturfilozofo kaj verkisto.

VivoRedakti

Estante filo de elmigrinta holstina regimenta kuracisto li komencis studon de naturhistorio kaj mineralogio en Kopenhago. En 1796 li habilitiĝis ĉe la universitato de Kiel.

Danke al stipendio li povis permesi al si vojaĝon de Hamburgo tra la harca regiono al Erfurto kaj Jena. Li konatiĝis kun Goeto kaj August Wilhelm Schlegel. Li amikiĝis kun Friedrich Schelling, kies verkojn li jam estis leginta antaŭe kaj aŭdis la prelegantan Johann Gottlieb Fichte. En Berlino li kontaktis ankaŭ Ludwig Tieck, Friedrich Schlegel kaj Friedrich Schleiermacher.

Poste li kontinuigis la fakstudon mineralogian ĉe la mineja universitato de Freiberg. En 1802 li du jarojn restis en Kopenhago antaŭ ol esti vokita kiel profesoro pri naturfilozofio, fiziologio kaj mineralogio al la universitato de Halle (Saale). Schleiermacher kaj Johann Christian Reil estis liaj kolegoj. Post la invado fare de Napoleono Bonaparte en 1806 liaj prelegoj ĉesis por du jaroj. En 1811 Steffens iris al Vroclavo kie li iĝis profesoro pri fiziko kaj filozofio.

Kiam la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a rekrutigis soldatojn kontraŭ Napoleono Steffens faris paroladojn flamajn por entuziasmigi la junulojn pri la milito. Estante sen iu milita sperto li mem iĝis libervolulo kaj partoprenis la kampanjojn de 1813/14.

Post tio li denove docentis en Vroclavo. Tie li baldaŭ izoliĝis pro politikaj kvereloj tiel ke la venigoprovoj de la berlinanoj tre konvenis al li. En Berlino li estis profesoro pri naturfilozofio, antropologio kaj religia filozofio. En 1833 li fariĝis ankaŭ altlerneja rektoro.

Maljuniĝante Steffens pl kaj pli poetis. Post la verkado de multaj noveloj li publikigis kiel lastan verkon antaŭ la morto en 1845 la dekvoluman membiografion sub la titolo Was ich erlebte.

Eksteraj ligilojRedakti