Henrichshütte

Henrichshütte estas iama ŝtalproduktejo en Hattingen (Germanujo), kiu nuntempe funkcias kiel muzeo. La uzino ekestis 1854 kaj ricevis sian nomon laŭ la grafo Henrich je Stolberg-Wernigerode (1772–1854). Ĝi estis unu el la plej tradiciaj ŝtalproduktejoj de la Ruhr-Regiono, precipe fama pro sia valorŝtalo. Malgraŭ ŝanĝiĝantaj posedaj firmaoj ĝi ĉiam tenis sian nombron. Ekde 1987 Henrichshütte estis malfunkciigata: en 1987 altfornoj 2 kaj 3 same kiel la rulforĝejo, en 1993 la ŝtalfabriko, en 2003 la forĝejo.

Tereno de Henrichshütte, campo de la ŝtaluzino

HistorioRedakti

Fondado kaj unuaj jarojRedakti

La 13-an de oktobro 1854 la Reĝa Prusa Ĉefa Minoficejo koncesiis la ferproduktejon Henrichshütte. La koncesion estis proponinta ferproduktomajstro Carl Roth, komisiite de Grafo Henrich ke Stollberg-Wernigerode. Tiu ĉi posedis tiutempe jam plurajn ferproduktejojn en la Harco, kies funkcio tamen pro la elĉerpiĝantaj krudmaterialoj ne plu estis profitodona. Krome okazis la enkonduko de koaksfajrigataj altfornoj – teĥnikaĵo disvolvita en Anglujo kaj treege supera kompare kun la ĝis tiam kutimaj altfornoj fajrigataj per lignokarbo – sur la kontinenton. La lignokarbaj altfornoj de la grafo pro ĉi tiu kaŭzo ne plu estis konkurencotaŭgaj. Ĉar minkarbo estis fariĝinta esenca krudmaterialo, la Ruhr-Regiono povis pliampleksigi sian pozicion kiel regiono preferata por la fondado de ferproduktejoj, ĉar tie ekzistis kaj fererco kaj ankaŭ altvalora graskarbo por la koaksproduktado. En la jaro 1852 Carl Roth vojaĝis komisiite de de la grafo al la Ruhr, por serĉi taŭgan lokon por la novfondado de ferproduktejo. Tiun ĉi li trovis sur la kampo de la komunumoj Welper kaj Winz, kiu nun estas kvartaloj de Hattingen. Tie li akiris la kavalirbienon „Haus Bruch“, kies terposedaĵo estis sufiĉe granda por la planita produktejo. Krome Carl Roth aĉetis ferŝtonokuŝejojn en la regiono de Witten kaj Steele, akciomajoritaton pri karbominejo Zeche Carl Friedrich Erbstollen same kiel kvotojn pri kelkaj aliaj minejoj. Tio certigis la provizon de la ferproduktejo per krudmaterialoj. La 20-an de marto 1854 la ferfandejo ricevis la unuan fundamentoŝtono kaj la nomon „Henrichshütte“, proponitan de Karl Roth memore al Grafo Henrich, jam mortinta februaron de 1854. Alia kaŭzo por la nomelekto estis, ke tiel estis evidente, ke Henrichshütte ne estis „akciofirmao“, sed apartenis nure al la reganta grafo je Stollberg-Wernigerode. En 1855 oni ekfunkciigis la unuan, en 1856 duan altfornon. Tiu ĉi unua altforno validis per potaga kvanto de 25 tunoj da krudfero kiel la plej kvantoprodukta de la tiama Ruhr-Regiono. Ĉar tamen la origine planitaj investoj dum la unuaj konstrufazoj jam klare estis transpaŝitaj, la profiteco de la nova fabriko estis pli deziro ol realeco. En 1857 do Henrichshütte estis vendata al la Berlina bankaro „Berliner Disconto-Gesellschaft“.

KrudferoproduktadoRedakti

 
Trogo kun arda ŝtalo en 1961
 
Laboristo en 1961

Sub direktado de la Disconto-Societo ekfunkciis en la jaroj 1859 kaj 1860 du pluaj altfornoj. La entrepreno „Dortmunder Union“, al kiu Henrichshütte apartenis post denova vendo en la jaro 1874, igis ekfunkcii en 1885 novan altfornon, por kiu du el la pli malnovaj estis malkonstruataj, kiu tamen ebligis denovan kreskon de la produktokvanto. Tiun ĉi altfornon tamen plene detruis en la jaro 1900 eksplodo, kiu kostis la vivon de pluraj laboristoj. La kaŭzo por ĉi tiu akcidento nuntempe ne plu estas esplorebla. En 1904 Henrichshütte denove ŝanĝis la posedanton kaj apartenis ekde tiam al la lokomotivkonstrua imperio de la entrepreno Henschel & Sohn en Kassel. La nova posedanto komencis, defunde modernigi la produkadinstalaĵojn. Al tio ankaŭ apartenis la novkonstruo de du altfornoj, kiu ekfunkciis en 1906 kaj 1913 kaj kiuj apartenis al la plej modernaj instalaĵoj siaspecaj. La povumo de ili sumiĝis je 250–350 tunojn da krudfero ĉiutage.

En la jaro 1939 – la ferproduktejo apartenis ekde 1930 al la entrepreno Ruhrstahl AG – oni konstruis plian altfornon, ĉar la bezono de krudfero deflanke de la armilproduktantoj ne plu estis kontentigebla per la ekzistaj altfornoj. En 1940 ĉi tiu altforno estis funkcipreta kaj per potaga produktokvanto de 800 tunoj da krudfero duoble produkipova kiel la du aliaj fornoj. Tiu ĉi altforno ankaŭ estas tiu, kiu ĝis nun konserviĝis kiel „altforno 3“ de Henrichshütte en la tiea industrimuzeo.

Post la Dua Mondmilito, kiu konsiderinde difektis la fabrikon, kaj post la tempo de la malmuntadoj Ruhrstahl AG estis novfondata novembron de 1951. Tiu ĉi tamen nur inkluzivis la starejojn Hattingen, Annen kaj Brackwede. Septembron de 1956 la firmao Rheinstahl akiris la akcioplimulton.

En 1963 okazis la kunigo de la iamaj fabrikoj de Ruhrstahl AG (sen Edelwitten kaj Gelsenguss) kun la ferproduktejo Friedrich-Wilhelms-Hütte en Mülheim kaj Meiderich same kiel kun Schalker Verein en Gelsenkirchen al "Rheinstahl Hüttenwerke AG". Per la novkonstruo de plia altforno, kiu ricevis la numeron 2, La produktokvanto de la altfornaro kreskis ĝis 2400 tunoj potage kaj poforne.

La 1-an de oktobo 1974[1] Henrichshütte estis vendata al la firmaogrupo Thyssen, nomiĝante ekde tiam "Thyssen Henrichshütte AG", 100%-a filio de la August-Thyssen-Hütte (ATH), kiu ĝin iom post iom malfunkciigis ekde 1984. Post kiam en 1987 unue la pli nova kaj la 18-an de decembro ankaŭ la pli malnova de la du altfornoj estis eksfunkciigita, en Hattingen post pli ol 130 jaroj ne plu okazis produktado de krudfero. Ĝis la finfina malfunkciigo Henrichshütte ricevis sian krudferon el la ŝtaluzino de Thyssen en Duisburg.

TransvivostrategiojRedakti

Henrichshütte devis batali dum sia ekzisto kun du fundamentaj problemoj: Unue estis la limigita spaco, pri kiu ĝi disponis inter la rivero Ruhr kaj la riverdeklivo de Hattingen; pli vastaj pligrandigoj de la fabriko per tio ne estis eblaj. Nure en la 1950-aj jaroj per translokado de la fluejo de la Ruhr pli granda terpeco estis aldonata al la fabrika areo. Aliaflanke estis la malbona alligo al la trafiko, je tio precipe la manko de ŝipirebla akvejo, pro kio la krudmaterialoj povis alveni al Hattingen nur per relvojo. Al tio Henrichshütte kontraŭmetis specialiĝon pri la produktado de altkvalitaj unuopaĵoj, kio tenis la fabrikon dum multaj jardekoj profitodona. En la komenco ekzemple vaporkaldronoj, poste ankaŭ radakskompletoj (ankaŭ por ICE), konstrueroj por raketoj Ariane kaj Castor-Kestegoj por la transporto de radioaktiva rubaĵo al la produktpaletro. Ankaŭ la reakciujo-premujo de la unua okcidentgermana atomcentralo devenis de la haloj de Henrichshütte. Pro la alta kvalito, kiun oni povis atingi tie, la usona artisto Richard Serra elektis Henrichshütte kiel produktejo de siaj multegaj rustaĵoj.

MalfunkciigoRedakti

 
Homoj el fero
 
La plej granda forĝilo en Eŭropo ankoraŭ ĝis 2003 estis en funkcio

Kontraŭ konsiderinda rezisto oni malfunkciigis en 1987 kadre de la iompostioma velko de la minindustrio en la Ruhr-Regiono la lastan altfornon de Henrichshütte. La lasta malplenigo okazis la 18-an de decembro 1987. Altforno 2 estis vendata al Ĉinujo kaj en 1990 malmuntata. En 1993 la staluzino estis fermita, la lastaj 662 laborpostenoj perdiĝis. Ankaŭ la novkonstruo de tute trodimensiigita ponto super la Ruhr en 1979/1980 por la plibonigo de la trafika alligo ne povis eviti la fermadon. La forĝejo de Henrichshütte uzis post la malfunkciigo de la ŝtalproduktejo ankoraŭ dek jarojn partojn de la malnova fabriko; en 2004 ankaŭ ĉi tiu lasta funkcianta parto de Henrichshütte estis fermata.

La urbon Hattingen kun sia ĝis tiam superrega minindustria sektoro trafis gravaj ekonomiaj kaj socialaj problemoj: pro reduktita aĉetopovo kaj formigroj el la urbo la podetala komerco eniĝis krizon.

Parta malkonstruoRedakti

 
Krevigo de la turgasujo en 1994

La turgasujon onin krevigis jam en 1994. En la eksteraj instalaĵoj oni protektis la pezmetalpoluitan sablon de la ŝablonkestoj per plastofolio kontraŭ pluvakvo kaj surplantis ĝin. La domo de la blovŝtalfabriko 60 metrojn alta, rekonilo de la urbo Hattingen, la 23-an de januaro 2005 je la 10:06 horo estis krevigata per 40 kilogramoj da eksplodaĵo antaŭ la okuloj de 2.500 spektantoj. Pro la kostoj ne eblis konservi la ŝtalfabrikon kiel industrimonumento. En 2007 sur la uzina tereno ankaŭ kamentubo estis krevigata.

Je konstrulaboroj por la industrio-areo sur la iama tereno de Henrichshütte la 19-an de septembro 2008 dum fosadoj bombo el la Dua Mondmilito eksplodis, vundis 17 personojn 17 kaj kaŭzis kelkajn materiajn deifektojn.[2]

Metio, libertempumo kaj industrikulturoRedakti

Hodiaŭ sur la areo de Henrichshütte granda 70.000 kvadratajn metrojn² ne nur staras novaj metiejoj kaj parkumejoj, sed ĝi ankaŭ estas unu el ok hejmlokoj de la LWL-Industrimuzeo kaj ero de la Itinero de la Industrikulturo. La iama Bessemer-Transformujo nun estas eventejo.

Kadre de RUHR.2010 – Kulturhauptstadt Europas la konserviĝinta altfornaro de Henrichshütte estis diverskolore iluminata.[3]

FilmojRedakti

  • 300t Maßarbeit. Die Henrichshütte fertigt einen Atomreaktor-Druckbehälter. Filmo de Rheinstahl-Hüttenwerke el 1965 – noveldonita de LWL-Medienzentrum für Westfalen, german- kaj anglalinve, proks. 30 minutojn. Lumdiskego kun akompankajero, 2009.

LiteraturoRedakti

  • Otto König, Robert Laube: Das Ende der Stahlzeit: Die Stilllegung der Henrichshütte Hattingen. Verlag Klartext, ISBN 3-88474-609-X.
  • Otto König (eld.), Heinz Bierbaum (kunlaborantoj): Unser Beispiel könnte ja Schule machen, ISBN 3-7663-0924-2.
  • Manfred Rasch: Granaten, Geschütze und Gefangene: Zur Rüstungsfertigung der Henrichshütte in Hattingen während des Ersten und Zweiten Weltkriegs. Essen 2003, ISBN 3-89861-234-1.
  • Robert Laube (eld.): Die Henrichshütte Hattingen: Eine grüne Geschichte. Dortmund 1992, ISBN 3-921980-48-8.
  • Ina Minner, Ralf Molkenthin; „Ein Denkmal lernt das Sprechen, Lebensgeschichtliche Interviews zu Hochofen 3“, in: industrie-kultur, Denkmalpflege, Landschaft, Sozial-, Umwelt- und Technikgeschichte, 2/2000, pj. 32–33, ISSN 0949-3751.
  • Anja Kuhn, Ralf Molkenthin: „Ein auf dem ganzen Werk vernehmbares Gekrache...“, Einsturz des Hochofens 1 der Henrichshütte Hattingen am 24. März 1900“, en: Stahl und Eisen, Zeitschrift für die Herstellung und Verarbeitung von Eisen und Stahl, 11/2000, p. 138, ISSN 0340-4803.
  • Ina Minner, Ralf Molkenthin: „Neue Technik – alte Arbeit, Erinnerungen an den Hochofenbetrieb der Henrichshütte Hattingen in den 50er Jahren“, en: industrie-kultur, Denkmalpflege, Landschaft, Sozial-, Umwelt- und Technikgeschichte, 4/2001, S. 34–35, ISSN 0949-3751.
  • Ralf Molkenthin: „Die Hochöfen der Henrichshütte, Arbeit und Technik in einem westfälischen Hochofenwerk 1854–1987“, en: Märkisches Jahrbuch für Geschichte, 104. Band, 2004, pj. 136–161, ISSN 0937-1621.
  • Christian Kleinschmidt: „Ein unmögliches Ungeheuer“: Großgasmaschinen, Kraft und Energie für die Henrichshütte. Dortmund 1993, ISBN 3-921980-54-2.
  • Imme Wittkamp: „Das Schicksal des Stahlwerks Henrichshütte in Hattingen“, in: Denkmalpflege in Westfalen-Lippe 1.04 pj. 16–22.
  • Wilfried Maehler kaj Michael Ide: „Luftschutz in Bochum“ kun superrigardo pri la aerprotekto de Henrichshütte, Bochum 2004

ReferencojRedakti

  1. "Entwicklung und derzeitiger Stand", prelego de Dr. Därmann okaze de kontrolkonsilia kunsido la 14-an de majo 1975
  2. Artikolo el reta gazeto netzeitung.de
  3. Informationen auf der offiziellen Homepage des Projekts Licht RUHR 2010

Eksteraj ligilojRedakti

51.40757.1883333333333