Henrietta Maria de Francio
Reĝino Henriketa Maria (la 25-an de novembro 1609 - la 10-an de septembro 1669) estis la edzino de Karlo la 1-a de Anglio.
Henrietta Maria de Francio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝedzino de Anglio | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Henriette Marie de France | |||||
Naskiĝo | 25-an de novembro 1609 en Parizo | ||||
Morto | 10-an de septembro 1669 (59-jaraĝa) en Colombes | ||||
Mortis per | trodozo vd | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Burbona dinastio de Francio vd | ||||
Patro | Henriko la 4-a vd | ||||
Patrino | Maria de Mediĉo vd | ||||
Gefratoj | Izabela de Burbono • Katerino Henrikino de Bornono • Kristino de Francio • Cezaro, Duko de Vendôme • Gaston de Francio • Ludoviko la 13-a • Nikolao Henriko, Duko de Orleano • Antoine de Bourbon • Jeanne-Baptiste de Bourbon • Alexandre de Vendôme vd | ||||
Edz(in)o | Karlo la 1-a de Anglio | ||||
Infanoj | Karolo la 2-a de Anglio • Mary Henrietta, Princess Royal • Jakobo la 2-a de Anglio • Princess Elizabeth of England • Princess Anne of England • Henry Stuart, Duke of Gloucester • Henrietta of England • Charles James Stuart, Duke of Cornwall • Catherine Stuart vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • artkolektanto vd | ||||
Aktiva en | Londono • Northern Netherlands • Parizo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Ŝi estis la plej juna filino de Henriko la 4-a de Francio, de la burbona dinastio, kaj Maria de Mediĉo. Ŝia patro mortis antaŭ ŝia unua naskiĝtago; en 1617 oni forpelis ŝian patrinon de la franca kortego. La 11-an de majo 1625 ŝi edziniĝis kun Karlo la 1-a: pro ŝia romkatolikismo, la edziĝo estis nepopulara en Anglio. Ŝi malamis la reĝan favoraton, George Villiers, 1-a Duko de Buckingham sed post lia morto ŝiaj rilatoj kun Karlo pliboniĝis.
En 1642 komenciĝis la angla enlanda milito kaj ŝi konscience aktivis por subteni sian edzon. Post lia morto ŝi trovis sin preskaŭ senmona. Loĝante en Parizo, ŝi nomumis Kavaliron Kenelm Digby ŝia kanceliero. Kiam oni restaŭris la monarkion en 1660, ŝi revenis al Londono kie ŝi loĝis ĉe Somerset House ĝis 1665 kiam ŝi denove reiris al Francio. Tie ŝi fondis monaĥinejon ĉe Chaillot. Ŝi mortis ĉe la Château de Colombes kaj enteriĝis en la reĝa tombejo de la Preĝejo Sankta Denis.
Karlo la 1-a nomis la usonan ŝtaton Marilando laŭ Henriketa Maria.