Henrik Böhm
Henrik Böhm, laŭ hungarlingve kutima nomordo Böhm Henrik estis hungara arkitekto. Lia familia nomvarianto estis Bőhm.
Henrik Böhm | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1867 en Várpalota |
Morto | 23-an de oktobro 1936 (69-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Török Bank Urbodomo de Újpest Q89513871 |
Henrik Böhm[1] naskiĝis la 10-an de junio 1867 (laŭ alia informo en aprilo) en Várpalota, li mortis la 23-an de oktobro 1936 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Henrik Böhm devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejojn en Székesfehérvár kaj Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1890. Li studvojaĝis inter 1890-1894 en Aŭstrio-Hungario, Nederlando, Svedio, Danio, Germana Regno, poste li eklaboris en Budapeŝto. En 1896 li malfermis komunan arkitekturan atelieron kun Ármin Hegedűs, ili laboris plej ofte kune, pli malofte individue. Liaj planitaj konstruaĵoj estis novbarokoj aŭ secesioj.
Elektitaj planitaj konstruaĵojRedakti
- Urbodomo de Újpest (1899, vidu la foton iom pli supre!)
- kazino en Csáktornya (1904)
- turka banko en Budapeŝto (1906, vidu la fotojn!)
- urbodomo de Pesterzsébet (1906)
- buĉejo de Újpest (1911)
- naskejo en Újpest (1928)
- hotelo en Pöstyén
- banejoj en Kiskunfélegyháza, Békéscsaba, Eger kaj Szolnok
- juda gimnazio en Zugló (1931)