Henrik Finály
FINÁLY Henrik (fina:li) estis hungara klasika filologo, universitata profesoro, ano korespondanta de la MTA (1858) naskita en Óbuda la 16-an de januaro 1825 kaj mortinta en Koloĵvaro la 13-an de februaro 1898. Li estis la patro de arkeologo Gábor Finály.
Henrik Finály | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Finály Henrik Lajos |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1825 en Óbuda |
Morto | 13-an de februaro 1898 (73-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd ![]() |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Aŭstrio-Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Vieno (1842–) ![]() |
Familio | |
Infanoj | Gábor Finály, György Finály, István Finály ![]() |
Okupo | |
Okupo | lingvisto inĝeniero filologo Literatura tradukisto universitata instruisto historiisto ![]() |
Kariero
redaktiHenrik Finály studis en Vieno inĝenieristikon, sed samtempe li priokupiĝis ankaŭ antikvan literaturon. De 1853 ĝis 1860 li estis instruisto de la katolika ĉefgimnazio de Koloĵvaro, poste konservisto de la antikva kaj numizmatika kolektaĵo de la Erdélyi Múzeum Egylet, de 1872 profesoro en la Universitato de Koloĵvaro pri la helpsciencoj de historio, arkeologio. Li estis ano de la romia Istituto di Archeologia. Inter 1874–82 li redaktis la revuon Erdélyi Múzeum. De 1859 li estis sekretario de Erdélyi Múzeum Egylet titkára. La latina vortaro redaktita de li longtempe estis publikfavorita.
Verkoj
redakti- Latin–magyar szótár (Kolozsvár, 1858);
- A magyar ige időformáiról (Pest, 1860);
- A régi magyar szalagmérték (Kolozsvár, 1868);
- Adalékok a magyar rokonértelmű szók értelmezéséhez (Akad. Ért., 1869);
- A görögök időszámítása és az ősrómai naptár (Erdélyi Múz. Évk., 1882);
- Az ókori súlyokról és mértékekről (Bp., 1883);
- A latin nyelv szótára (Bp., 1888);
- A besztercei szószedet (Bp., 1892)
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon.