Henrik Gyurkó
Henrik Gyurkó [djurkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyurkó Henrik estas hungara pupteatristo, laboristo.
Henrik Gyurkó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1935 (88-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Henrik Gyurkó [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1935 en Miskolc.
Biografio redakti
Henrik Gyurkó iĝis post la 2-a mondmilito simpla laboristo en Diósgyőr. En la fabriko li aliĝis al la amatoraj pupteatristoj, kie li havis rolojn inter 1950 kaj 1960. Li partoprenis ankaŭ en pupteatraj kursoj. En 1960 li edziĝis (baldaŭ li havis filinon). En la sama jaro li estis membro de Pupteatro (Budapeŝto), samtempe li studis en la pupteatra lernejo. Li akiris diplomon post 2 jaroj kaj plian diplomon en 1976 pri ideologio de marksismo-leninismo. Li estis subpupteatrestro inter 1988-1992. Li ricevis premiojn inter 1978-2009.
Elektitaj pupteatraj roloj redakti
- Mihály Fazekas: Lúdas Matyi - titolrolo (profesia debuto en 1960)
- Sándor Petőfi: János vitéz - husarkapitano; grifo
- Gabbe: Cindrulino - reĝido
- William Shakespeare: La ventego - Antonio; Prospero, Ferdinand
- Zoltán Kodály: Háry János - titolrolo
- Béla Bartók: La mirinda mandareno - vagabondo
Elektitaj pupteatraj filmaj roloj redakti
- A tücsök hegedűje (1982)
- Reneszánsz (2005)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2010-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun fotoj