Henrik Trautmann hungara ekonomiisto, universitata profesoro: naskiĝis en Stájerlakanina, je la 8-a de julio 1863 – mortis en Budapest, je la 16-a de decembro 1932.

Biografio redakti

Post la fino de la universitato li instruis en Budapeŝto inter 1884 – 89 en la komerca lernejo Röser. Ekde 1890 li estis instruisto de la ĉefurba supera komerclernejo, ekde 1896 de la Komerca Akademio kaj supera porinstruista altlernejo. En 1921 li estis direktoro de la Komerca Akademio, en 1923 ĉefdirektoro de la superaj komerclernejoj. En 1926 li estis profesoro pri uzinekonomio de katedro ekonomiscienca de Universitato de Budapeŝto. Li redaktis por longa periodo la revuon Kereskedelmi Szakoktatás (Komerca Fakinstruado).

Verkoj redakti

  • A könyvvitelrendszer újabb alakzatai a fizetések nagy folyamatában (Bp., 1890);
  • Kereskedelmi könyvvitel (I – II., Bp., 1891 – 1893);
  • Kereskedelmi ismeretek (Bp., 1896);
  • Magyar kettős könyvvitel (Bp., 1897);
  • A könyvvitel tankönyve (Bp., 1901);
  • Folyószámlák (Bp., 1903);
  • Ipari könyvviteltan (Bp., 1905);
  • Kereskedelmi alapismeretek (kun Róbert Kuntner, Bp., 1925).