Henriko de Karintio

(Alidirektita el Henriko Karintia)

Henriko de Karintio (naskiĝis 1265, laŭ aliaj fontoj inter 1273 kaj 1280; mortis la 2-an de aprilo 1335 en Kastelo Tirolo, Tirolo), oficiale Henriko la 6-a, duko de Karintio, grafo de Tirolo, reĝo de Bohemio kaj Pollando, germane Heinrich von Kärnten, ĉeĥe Jindřich Korutanský, estis filo de duko Menharto (Meinhard) de Karintio kaj Elisabeth de Bavario, filino de duko Otto la 2-a de Bavario.

Henriko de Karintio
Reĝo de Bohemio
Regado 1306/13071310
Antaŭulo Venceslao la 3-a
Sekvanto Johano de Luksemburgo
Ceteraj titoloj Margrafo de Moravio
Reĝo de Pollando (nur pretende, ne reale)
Persona informo
Heinrich von Kärnten
Jindřich Korutanský
Naskiĝo ĉ. 1265
en Ĉeĥio
Morto 2-an de aprilo 1335 (1335-04-02)
en Kastelo Tirolo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ĥolero vd
Tombo Stift Stams Austrian Grave vd
Etno Germanoj vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Familio
Dinastio House of Gorizia (House of Meinhardin) vd
Patro Meinhard vd
Patrino Elisabeth of Bavaria, Queen of Germany vd
Gefratoj Agnes von Görz und Tirol • Elizabeto de Tirolo, Reĝino de Germanio • Otto III, Duke of Carinthia • Conradin • Albert II de Gorízia-Tirol • Lluís de Gorízia-Tirol vd
Edz(in)o Anne of Bohemia • Adelaide of Brunswick • Beatrice of Savoy vd
Infanoj Margareta de Tirolo • Adelheid von Görz und Tirol vd
Profesio
Okupo reganto vd
Reĝo de Bohemio
Dum 1306
Antaŭulo Venceslao la 3-a
Sekvanto Rudolfo la 1-a
2-a periodo
Dum 13071310
Antaŭulo Rudolfo la 1-a
Sekvanto Johano de Luksemburgo
Margrafo de Moravio
Dum 13071310
Duko de Karintio
Margrafo de Karniolo
Henriko la 6-a
Dum 1295–1335
Antaŭulo Meinhard, duko de Karintio
Sekvanto Alberto la 2-a de Aŭstrio
Grafo de Tirolo
Dum 1295–1335
Antaŭulo Meinhard, duko de Karintio
Sekvanto Margareta de Tirolo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

  • li naskiĝis ĉirkaŭ 1265.
  • gepatroj: Menharto Karintia kaj (?).
  • reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa kaj pola, margrafo moravia, duko karintia kaj grafo tirola, sinjoro de regiono de Cheb kaj de markoj krajna kaj viena.
  • li parolis ĉeĥe, germane, itale kaj latine.
  • 1295 sinjoro de Karintio, Tirolo, Krajno kaj Vieno kiel duko Henriko la 6-a Karintia.
  • la 13-an de februaro de 1306 ĉeĥa reĝo Venceslao la 3-a edzigis lin kiel sian politikan aliancanon al sia fratino Anno.
  • julio de 1306 Venceslao la 3-a konfidis lin de administrado de la reĝlando dum la tempo de sia militiro ĝis pola reĝlando.
  • 1306 mallongtempe post morto de Venceslao la 3-a li estis elektita kiel ĉeĥa reĝo.
  • oktobro de 1306 post alveno de nove elektita reĝo Rudolfo Habsburga li fuĝis eĉ kun Anno ĝis Karintio.
  • la 15-an de aŭgusto de 1307 li estis duanfojon elektita kiel ĉeĥa reĝo.
  • la 14-an de aŭgusto de 1308 packontrakto en Znojmo, per kiu Habsburgoj definitive rezignis pri pretendoj al Margraflando Moravio.
  • la 27-an de novembro de 1308 Henriko sciis, ke regas kun li ĝenerala malkontenteco, kaj tial pro timo, ke nobelaro eluzus lian forveturon, li prefere eĉ ne partoprenis elekton de Henriko Luksemburgia kiel romia reĝo, kio estis nur komenco de lia falo.
  • 1309 abatoj el Zbraslav kaj Sedlice Konrado kaj Heindreiĥo komencis longan traktadon kun imperiestro Henriko la 7-a pri enoficigo de dinastio de Luksemburganoj sur la ĉeĥan tronon. La imperiestro poste agnoskis princidinon Elizon kiel nova heredantino de la reĝlando.
  • la 31-an de januaro de 1310 la imperiestro devligis sin konservi rajtojn kaj liberecon de la ĉeĥa reĝlando, se ĉeĥoj elektos kiel reĝon personon, kiun li elektos al ili (tiutempe li ankoraŭ ne sciis, ĉu ĉeĥa reĝo estos lia frato Valramo Luksemburgia aŭ lia filo Johano, kiun deziris reprezentantoj de la ĉeĥa reĝlando).
  • la 28-an de majo de 1310 Elizo Přemyslidino vivanta en Praga burgo komune kun Henriko kaj Anno fuĝis el Prago ĝis Nymburk (Henriko, por ke li malebligu ŝian edziniĝon al Johano Luksemburgia, estis decidita devigi ŝin eĉ perforte al edziniĝo al Otto el Burgau-Lobdaburg).
  • julio de 1310 landa koncilio detronigis Henrikon el la trono kaj tiu tuj fermis kontrakton kun Frederiko la Mordita, margrafo mejsa kaj landgrafo turingia kontraŭ Henriko la 7-a.
  • la 18-an de julio de 1310 Henriko lasis okupi urbon Kutná Hora kaj Pragan burgon gardis taĉmentoj de Henriko el Aufenstejn, kiu estis komandanto de karintiaj soldataroj, vokitaj en Bohemion de Henriko.
  • la 14-an de septembro de 1310 Frederiko Mejsa okupis Pragon.
  • la 3-an de decembro de 1310 soldataroj de Johano de Luksemburgio konkeris Pragon.
  • la 9-an de decembro de 1310 Henriko kaj Anno forveturis el la lando.
  • 13101335 li vivis en Karintio kaj Tirolo, sed li neniam rezignis pri la titolo de ĉeĥa kaj pola reĝoj.
  • la 3-an de septembro de 1313 mortis Anno Přemyslidino.
  • 1313 geedziĝo al Adleto Mejsa (ŝi mortis en 1320).
  • 1314 elektante de nova romia imperiestro li donis sian voĉon al Frederiko Habsburga, kiu agnoskis lin kiel ĝustan ĉeĥan reĝon.
  • 1317 naskiĝo de filino Adleto (demenculino).
  • 1318 naskiĝo de filino Marketo (edzo Johano Henriko de Luksemburgo – li havis krom ili ankoraŭ eksteredzecan filon Albreĥton).
  • 1328 geedziĝo al Beatrico Savoja, kuzino de Johano de Luksemburgo. Laŭ interkonsento, kiun ili fermis, Luksemburganoj estis heredontaj la landojn de Henriko Karintia.
  • la 4-an de julio de 1335 Henriko mortis preskaŭ sepdekjara. Lia regado en Bohemio signifis malfloron de la reganta potenco kaj disvastigon de influo de nobelaro.