Henrik Seppik

estona instruisto, gramatikisto, vortaristo kaj esperantisto
(Alidirektita el Henriko Seppik)

Heinrich Richard "Henrik" SEPPIK, pseŭdonime Sepamaa kaj Henrik Allari (naskiĝis la 9-an de februaro 1905 en Pärnu, mortis la 4-an de februaro 1990) estis pioniro de la estona Esperanto-movado, Esperanto-instruisto, -gramatikisto kaj -vortaristo.

Henrik Seppik
Persona informo
Aliaj nomoj Sepamaa • Henrik Allari • Henrik Sepamaa
Naskiĝo 1-an de januaro 1905 (1905-01-01)
en Pärnu
Morto 4-an de februaro 1990 (1990-02-04) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Estonio
Okupo
Okupo esperantistoverkistotradukisto • vortaristo
vdr

Esperanto-instruisto redakti

Seppik okupiĝis pri turismo. Li esperantiĝis en 1920 kaj gvidis multajn kursojn en Tartuo, Talino, Pärnu kaj Peĉori inter 1924 kaj 1928. Dum pluraj jaroj li estis estrarano de Esperanto-societoj. Li estis lektoro de Esperanto en la Popola Universitato en Pärnu, 1924 kaj en Tartuo, 1928, Cseh-metoda instruisto kaj propagandisto en Svedujo, 1929-1931, en Norvegujo, 1932, poste ĝis 1939 en Danujo kaj Ĉeĥoslovakujo. Seppik estis fondinto kaj prezidanto de la estona Esperanta Turista Komisiono (ETK), kiu interalie organizis turisman interŝanĝon kun Svedujo. Kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

Tradukisto, gramatikisto, vortaristo redakti

Seppik debutis internacie per traduko el Friedebert Tuglas, Kvin Noveloj (1924). En 1935 aperis lia Sistema Kurso de Esperanto, kaj en 1938 la fama kurslibro La tuta Esperanto, "gramatiko por progresintoj - gvidilo por kursestroj", kies 4-a eldono aperis en 1984. Dek jarojn (1947-1956) li pasigis en stalina koncentrejo; tamen eĉ poste li aktivis sub la kaŝnomo Sepamaa, interalie aperigante vortaron Esperantan-estonan kaj estonan-Esperantan (aperinta en 1957) kaj redaktante Esperanto-eldonaĵojn por estonaj eldonejoj.

Verkoj redakti

Recenzoj redakti

Pri Systematisk kurs I Esperanto

 
 Aro da alilandaj esperantaj instruistoj dum la lastaj jaroj agadis en Svedujo, sin tute dediĉante al instruado pri Esperanto, ili ĉiuj devas instrui rektmetode, sed en la detaloj la metodoj varias. Ĉar la jam ekzistantaj lernolibroj por svedoj estas verkitaj en sveda lingvo por uzo de svede parolanta instruisto ili malfacile estis uzataj en la rektmetodaj kursoj, kiujn gvidis la nesvedoj instruantoj. La verkintoj multe okupis sin pri rektmetoda] kursoj kaj verkis libron kun laŭtempa enhavo. La frazaro estas ordigita laŭgrade kaj la vortoj estas plej grandparte modernaj kaj la enhavo tre interesiga.

Inter la ekzercoj troviĝas gramatikaj klarigoj en la sveda lingvo.

La lernolibro faris grandan sukceson. La eldoninto sciigas ke dum tri monatoj vendiĝis 3000 ekzempleroj, bona pruvo ke ĝi plaĉas al la publiko kiu lernas Esperanton. 
— Belga esperantisto n198 (nov-dec 1932)

Tradukoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti