Henriko la 4-a (Anglio)

reĝo de Anglio; lordo de Irlando

Henriko de Bolingbroke, Grafo de Derby, Duko de Hereford, estis la 10-a reĝo de Anglio kaj Lordo[1] de Irlando (1399-1413). Li apartenis al la Dinastio de la Plantaĝenetoj kaj ĉiam emfazis la repostulon de sia avo kiel reĝo de Francio. Lia patro, Johano de Gento (1340-1399), 1-a Duko de Lankastro[2], estis la tria filo de Eduardo la 3-a (1312-1377), kaj ĝuis pozicion je konsiderinda influo dum granda parto de la reĝado de Rikardo la 2-a (1367-1400), kuzo de Henriko, al kiu Henriko eltronigis. La patrino de Henriko nomiĝis Blanka de Lankastro (1345-1368), kaj estis heredantino de konsiderinda havaĵoj de la Lankastroj, kaj tiele li fariĝis Reĝo de Anglio, el la Lankastra branĉo de la Plantaĝenetoj.

Henriko la 4-a de Anglio
Reĝo de Anglio
Regado inter 1399 kaj 1413
Persona informo
Henry IV of Bolingbroke
Naskiĝo 15-a de aprilo 1366
en Kastelo Bolingbroke, Lincolnshire,  Anglio
Morto 20-a de marto 1413
en Londono,  Anglio
Tombo Katedralo de Canterbury vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Subskribo Henriko la 4-a (Anglio)
Familio
Dinastio LankastrojPlantaĝenetoj vd
Patro Johano de Gento vd
Patrino Blanka de Lankastro vd
Gefratoj Elizabeth of Lancaster, Duchess of Exeter • Katerina de Lankastro • Philippa of Lancaster • Joan Beaufort, Countess of Westmorland • John Beaufort, 1st Earl of Somerset • Thomas Beaufort, Duke of Exeter • Henry Beaufort vd
Edz(in)o Mary de BohunJohana de Navaro vd
Infanoj Henriko la 5-aJohano de LankastroHumphrey de Lankastro • Blanche of England • Philippa of England • Edward Plantagenet • Tomaso el Lankastro vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

 
Henriko de Bolingbroke, ĉirkaŭita de la spirita kaj materiala nobelaro, postulas la tronon, en 1399.

Unu el la plej maljunaj fratinoj de Henriko, Filipa de Lankastro (1360-1415), edziniĝis al Johano la 1-a (1358-1433), kaj la alia, Elizabeta, estis patrino de John Holland, 2-a Duko de Ekzetero. Lia duonfratino plej juna, Katerina de Lankastro (1373-1418), filino de la dua edzino de sia patro, Konstanca de Kastilio (1354-1394), estis priedziniĝa reĝino el Kastilio. Li ankaŭ havis kvar duongefratojn per Katherine Swynford (1350-1403), kiu principe estis guvernistino de sia fratino, poste fariĝis longtempa amantino de sia patro, kaj finfine lia tria edzino. Ĉi tiuj kvar infanoj ricevis la nomon Beaufort pro iu kastelo, kiun ilia patro havis en Ĉampanjo, Francio.

Lia rilato kun sia duonpatrino, Katherine Swynford estis pozitiva, tamen lia rilato kun la gefratoj Beaufort alternis. Kiam june, li ŝajne estis iom proksima al ĉiuj el ili, sed rivalecoj kun Henriko kaj Thomas Beaufort fariĝis problemaj post 1406. Lia bofrato, Ralph Neville, estis unu el siaj plej fortaj apogantoj, kaj ankaŭ sia duonfrato John Beaufort[3], kvankam Henriko repostulis markizlandon donacitan de Rikardo la 2-a al John. Thomas Swynford, filo de la unua edziniĝo de Katerino al Siro Hugh Swynford (1340-1371), estis alia lojala kompaniulo. Thomas estis konestablo de la Kastelo Pontefract[4], tie kie la reĝo Rikardo la 2-a laŭdire mortis.

Johana Beaufort (1379-1440), duonfratino de Henriko, per rilato de lia patro al Katherine Swynford, estis avino de Eduardo la 4-a kaj Rikardo la 3-a (1452-1485). Johana edziniĝis al Ralph Neville, 1-a Grafo de Westmorland. Kiam ilia fratino Cecily, edziniĝis al Rikardo Plantaĝeneto (1411-1460), 3-a Duko de Jorko, kaj ili havis plurajn infanojn, inklude de Eduardo la 4-a kaj Rikardo la 3-a, Johana fariĝis avino je du reĝoj de Anglio el la familio Jorka.

Ĉi-tiuj Jorkuloj pli malfrue batalis kontraŭ la posteularon de la Lankastrano Henriko la 4-a en la Militoj de la Rozoj. Ambaŭaj flankoj repaciĝis tiam, kiam ŝia pranepino Elizabeta de Jorko (1466-1503) edziniĝis al la Lankastrana heredanto Henriko la 7-a.

Rilato kun Rikardo la 2-a redakti

 
Kronado de Henriko la 4-a el Anglio
Eltirita el la Kronikoj far Jean Froissart

Henriko spertis pli da malsolida rilato kun la reĝo Rikardo la 2-a ol sia patro. Kiel kuzoj kaj kolegoj dum la infanjaroj, tiel ili estis akceptitaj en la Ordeno de la Ĝartero, en 1377, tamen, Henriko partoprenis en la ribelo de la apelacio[5] kontraŭ la ordoj de la reĝo, en 1387. Post la rekonkero de la povo, Rikardo ne punis Henrikon, kvankam li ekzekutis aŭ ekzilis multajn el la ribelintaj baronoj. Malgraŭ tio, Rikardo altigis Henrikon el Grafo de Derby[6] al Duko de Hereford[7].

Henriko pasigis la tutan jaron 1390 subtenante la malsukcesan sieĝon el Vilno, (tiama ĉefurbo de la Grandprinclando Litovio) far la Ordeno de germanaj kavaliroj kun ties 300 kunbatalantoj. Dum tiu kampanjo li subaĉetis 300 kaptitajn litovajn princojn kaj tiam laŭŝajne li kondukis ilin reen al Anglio. La dua ekspedicio de Henriko al Litovio, en 1392, bone ilustras la financajn profitojn al la Ordeno de tiuj krucmilitistoj kiel gastoj. Lia eta armeo konsistis el pli ol 100 homoj, inkluzive de pafarkistoj kaj ses menestreloj, entuta kosto por la kaso de la Lankastroj je £4,360 (funtoj). Malgraŭ la klopodoj de Henriko kaj ties anglaj krucmilitistoj, dujara atako sur Vilno montriĝis senprofita. En 1392-1393, Henriko entreprenis pilgrimadon al Jerusalemo, tie kie li faris oferojn al la Sankta Tombo kaj en la Monto Olivarba. Pli malfrue li promesis komandi krucmiliton por liberigi Jerusalemon el la malfideluloj, sed li mortis antaŭ ol tio povis plenumiĝi.

La rilato inter Henriko Bolingbroke kaj la reĝo trovis duan krizon. En 1398, iu rimarko far Bolingbroke pri Rikardo la 2-a interpretiĝis kiel perfido de Thomas de Mowbray, 1-a Duko de Norfolk. La du dukoj decidis solvi la situacion per honorduelo en Gosford Green, apud la Kastelo Caludon[8], domo de Mowbray en Coventry. Tamen, antaŭ ol la duelo povus okazi, Rikardo la 2-a decidis forpeli Henrikon el la reĝlando (kun la aprobo de la patro de Henriko, Johano de Gento), por eviti estontan sangoverŝadon. Mowbray mem estis dumvive ekzilita.

Johano de Gento mortis en 1399. Ne klarigante kial, Rikardo nuligis la leĝajn dokumentojn kiuj permesus al Henriko aŭtomate heredi la landon. Kontraŭe, Henriko devis postuli la landojn el Rikardo. Post iom da hezito, Henriko renkontis la ekziliton Thomas Arundel (1353-1414), eksa ĉefepiskopo de Canterbury, kiu estis perdinta sian postenon, post enmiksiĝo kun la afero de la baronara apelacio. Henriko kaj Arundel reiris al Anglio, intertempe Rikardo troviĝis en milita kampanjo en Irlando. Ĉar Arundel estis sia konsilisto, Henriko komencis militkampanjon, konfiskante la teritoriojn el tiuj lin opoziciantaj kaj ordonis al siaj soldatoj detrui grandan parton de Cheshire. Henriko rapide ekricevis sufiĉan potencon kaj subtenon tiel ke li sin deklaras reĝo Henriko la 4-a, arestigis la reĝon Rikardon (kiu mortis en prizono laŭ misteraj cirkonstancoj) kaj preterlasis la supozeblan sepjaran heredanton de Rikardo, Edmund de Mortimer (1391-1425). La kronfesto de Henriko, en la 13-a de oktobro 1399, eble signigis la unuan fojon, post la Konkero de Normandio, ke iu monarko faris paroladon en la angla.

Henriko ofte konsultis kun la Parlamento, sed kelkfoje okazis konfliktoj kun la membraro, precipe rilate al ekleziaj aferoj. Konsilita de Arundel, Henriko ricevis de la Parlamento la leĝaprobon "De heretico comburendo"[9], en 1401, preskribante la bruligon de herezuloj. Tio estis farita ĉefe por forigo de la Lolarda movado[10]. En 1410, la parlamento sugestis konfiskadon el la ekleziaj landoj. Henriko rifuzis ataki la eklezion, kiu estis helpinta lian surtronigon, kaj la Ĉambro de la Komunuloj devis peti ke la leĝo estu fornuligita el la registroj.

La antaŭa reĝanto redakti

La unua plej granda problemo de Henriko kiel monarko, estis kion fari kun la detronigita Rikardo. Post fiasko de antaŭtempa murdo-intrigo (konata kiel Leviĝo de Epifanio[11]) en januaro 1400, Rikardo mortis en la prizono, supozeble pro malsato. Li estis nur 33-jaraĝa. Kvankam Henriko estis suspektata pri la mortigo de sia antaŭulo, ne ekzistas solidaj evidentaĵoj pruvantaj ĉi-aserton. Kelkaj kronikistoj proklamas ke la korpremita Rikardo mem mortis pro malsato, tio kio ne estus maloportuna kaŭze de la konata karaktero de Rikardo. Kvankam registraĵoj de la konsilio indikas ke rimedoj estis prenitaj por la transportado de la korpo de la mortinta reĝo ĉirkaŭ la 17-a de februaro, ne ekzistas kialoj por kredi ke li ne mortis en la 14-a de februaro, tiel kiel deklarita de pluraj kronikistoj. Oni povas pozitive diri ke li ne suferis perfortan morton, ĉar lia skeleto, ĉe ekzameno, montris nenian signon je perforto. Ĉu li mem mortomalsatiĝis, ĉu la malsatigo estis altrudita, estas demandoj por vigla historia spekulacio. Post sia morto, la korpo de Rikardo estis metita sub publika montro en la Malnova Katedralo de Sankta Paŭlo[12] por pruvi al liaj apogantoj ke li vere mortis, kvankam en la postaj jaroj, onidiroj ne ĉesis cirkuli, dirante ke li ankoraŭ vivas kaj atendas repreni sian tronon. Henriko ordonis ke Henriko estu diskrete sepultita en la Dominikana Priorejo, en King's Langley[13], Hertfordshire, tie kie li restis ĝis kiam Henriko la 5-a venigis lian korpon reen al Londono kaj sepultigis lin en la tombo ke Rikardo estis mendita por si mem en la Abatejo Westminster.

Ribeloj redakti

Henriko pasis plejmulton el sia reĝado defendante sin kontraŭ la intrigoj, ribeloj kaj murdoprovoj. Ribeloj daŭrigis dum la una jardeko en la reĝado de Henriko, inklude de la Ribelo el Owain Glyndŵr, kiu deklaris sin reĝo de Kimrio en 1400, kaj la ribelo de Henry Percy (1341-1408), 1-a Grafo de Northumberland. La sukceso de la reĝo pri disfrakasado je tiuj ribeloj estis parte pro la milita kapablo de lia plej maljuna filo, Henriko de Monmouth, kiu pli malfrue fariĝis reĝo (kvankam la filo sukcesis konkeri multe pli da efektiva povo ol sia patro, en 1410).

En la lasta jaro je reĝado de Henriko la 4-a, la ribeloj fariĝis pli intensaj. Malnova fablo "ke Rikardo estis vivanta", laŭ tiama kroniko, "kaj onidiroj ke senditoj el Skotlando estis trairanta la anglajn vilaĝojn, en la lasta jaro de la reĝado de Henriko, deklaris ke Rikardo rezidas en la Skolta Kortego, kaj atendas nur mansignon el siaj subtenantoj por repreni Londonon kaj restarigi sian tronon".

Iu supozita trompisto estis trovita kaj antikva fianĉino de reĝo Rikardo cirkulis onidiron en la urbo ke ŝia majstro estis vivanta en Skotlando. Southwark estis instigita al ribelo far Siro Elias Lyvet[14] kaj lia partnero Thomas Clark, kiuj promesis helpon al Skotlando por la efektivigo de la puĉo. Finfine, la ribelo estis malsukcesa. La kavaliro Lyvet estis liberigita kaj lia apoganto estis ĵetinta en la Turon.

Malsano kaj morto redakti

La postaj jaroj en la reĝado de Henriko estis markitaj per seriozaj sanproblemoj. Li suferis pri malbeliga haŭtmalsano, kaj eĉ pli serioze, li eksuferis pri iu akuta akra malsano en junio 1405, aprilo 1406, junio 1408, vintre de la jaroj 1408-1409, decembro 1412 kaj finfine iu fatala atako en marto 1413. Primedicinaj historiistoj longe debatis la naturon de ĉi-aflikto aŭ afliktoj. La haŭtmalsano eble estis lepro (kaj nenecese tiu haŭtmalsano ne estis la sama problemo en la 15-a jarcento tiel kiel ĝi estas al la moderna medicino), psoriazo aŭ alia malsano. Al la akutaj atakoj estis kreitaj alta gamo da klarigoj, de epilepsio ĝis kelka formo je koropatia malsano[15]. Kelkaj mezepokaj kronikistoj kredis ke li estas atakita pri lepro kiel puno pro la maniero kiel li traktis Rikardo Le Skropo (1350-1405), Ĉefepiskopo de Jorko, kiu estis ekzekutita en la8-a de junio 1405 laŭ ordonoj de Henriko post fiaskinta puĉo.

Laŭ la angla kronikisto Raphael Holinshed (1529-1580), estis antaŭvidaĵo ke Henriko mortus en Jerusalemo, kaj Ŝekspiro ripetas ĉi-profetaĵon en sia dramo. Kaj Henriko ja kredis ke li verdire mortus dum krucmilito. Efektive, li mortis en la Jerusalema Ĉambro[16], en la abata domo de la Abatejo Westminster, en la 20-a de marto 1413 dum parlamenta kunveno, apud Thomas Langley (1363-1437), sia persona sekretario kaj taskoplenumanto[17].

Entombigo redakti

Malgraŭ la kutimo starigita de siaj plej ĵusaj antaŭuloj, Henriko kaj lia dua edzino, Johana de Navaro (1370-1437), reĝino de Anglio, ne estis sepultitaj en la Abatejo Westminster, sed, en la Katedralo de Canterbury, en la norda flanko de la Trinua Kapelo[18] kaj rekte apuda al la Sanktejo al Thomas Becket (1118-1170). La kulto al Thomas Becket alte prosperis, kiel kutima evidentaĵo en la primonaĥaj raportoj kaj en beletraĵoj tiel kiel "Rakontoj de Canterbury" far Geoffrey Chaucer (1343-1400), kaj Henriko aparte iom preferis aŭ iele estis ligita al la sanktejo.

Kialoj por liaj preferoj al Canterbury estas demandeblaj, tamen estas alte probabla ke Henriko intence estis iele asociita al la sankta martiro pro kialoj je politika demando, tio estas, la legitimigo de lia dinastio post la eltronigado de Rikardo la 2-a. Plej signife, dum sia kronado, li estis oleumita kun la sankta oleo, kiu supozeble estis donita al Becket de la Virgulino Maria iom antaŭ la morto de la sanktulo, en 1170. Ĉi-oleo estis metita ene de aparta agloforma ujo farita el oro. Laŭ versio de la rakonto, la oleo estis pasinta al la pripatrina avo de Henriko, kies nomo estis Henriko de Grosmont, 1-a Duko de Lankastro (1310-1361).

Pruvo pri la decida rilato de Henriko al Sankta Tomaso kuŝas parte pro la tombostrukturo mem. La ligna panelo en la okcidenta parto de lia tombo montras pentraĵon pri la martiriĝo de Becket, kaj la baldakeno aŭ ligna tapeto, super lia tombo estas gravurita la persona frapfrazo de Henriko "Soverayne"[19] alternitaj per kronitaj orumitaj agloj. Sammaniere, la tri grandaj ŝildoj regantaj la pentraĵon de la baldakeno estas ĉirkaŭitaj per ringoj je SS kaj unu enmetaĵon kun oraglo. La ĉeesto de aglaj motivoj reliefas la olekronado de Henriko kaj lia ideologia asociiĝo al Sankta Tomaso. Kelkatempe post la morto de la reĝo, impona tombo estis por li konstruita, tre probable mendita de la reĝino Johana mem, kronita kaj vestita per liaj ceremoniaj roboj. La korpo de Henriko evidente estis tre enbalzamigita, ĉar elenterigo okazinta en 1832, permesis al la historiistoj aserti, kun akceptebla certeco, ke la figuroj vere reprezentas precizan portreton.

Literaturo redakti

Belaj prezentaĵoj de Youtube redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La Lordoj de Irlando kelkfoje estas nomataj vicreĝoj, ĉefe tiuj en la mezepoko.
  2. Johano de Gento, 1-a Duko de Lankastro.
  3. aŭ Jean Beaufort.
  4. Kastelo Pontefract.
  5. En 1387, grupo da nobeluloj ariĝis por kritiki proksimume kvin el la favoritoj de la reĝo cele al limigo je tio kion la ĉambro de la paroj en Anglio konsideris kiel rulo tirana kaj kaprica de la reĝo.
  6. Grafo de Derby
  7. Duko de Hereford.
  8. Kastelo Caludon.
  9. "De heretico comburendo"
  10. La Lolarda movado estis religia movado, estrita de John Wycliffe, ekaperinta meze de la 14-a jarcento, kiu postulis la reformon de la Katolika Eklezio.
  11. La Leviĝo de Epifanio estis fiaskinta konspiro kontraŭ la reĝo Henriko la 4-a el Anglio, fine de decembro 1399 kaj unuaj tagoj de januaro 1400.
  12. Malnova Katedralo de Sankta Paŭlo
  13. Kings Langley
  14. Levett
  15. Koropatio
  16. Jerusalema Ĉambro.
  17. Ĉiuj mezepokaj reĝoj estis provizitaj per iu plenumanto, respondeca pri la efektivigo de ĉiuj taskoj kaj devoj.
  18. Triunua Kapelo
  19. Suvereno.