Henriko la 4-a (Sankta Romia Imperio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 4-a

Henriko la 4-a (1050 - 1106) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, la tria el la Salia dinastio.

Henriko la 4-a
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Henriko la 4-a de la Sankta Romia Imperio. El miniaturo de la 11-a jarcento
Henriko la 4-a de la Sankta Romia Imperio. El miniaturo de la 11-a jarcento
Regado de 1084 ĝis 1105. Abdikis la 31-an de decembro 1105
Antaŭulo Henriko la 3-a
Sekvanto Henriko la 5-a
Kronado 31-a de marto 1084 en Romo
Ceteraj titoloj Reĝo de la romanoj (ekde 1053)
Persona informo
Heinrich IV
Naskiĝo 11-a de novembro 1050
en Goslar
Morto 7-a de aŭgusto 1106
en Lieĝo
Tombo Speyer
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Salioj
Patro Henriko la 3-a
Patrino Agneta de Poitou
Gefratoj Konrado la 2-a, duko de Bavario • Adelheid II van Franken • Judith of Swabia • Beatrice I, Abbess of Quedlinburg • Matilda of Swabia vd
Edz(in)o 1. Berta de Savojo
2. Adelajda (Eŭpraksia de Kievo)
Infanoj Agnes de Waiblingen • Konrado la 2-a de Italio • Henriko la 5-a vd
Parencoj Adelaide of Savoy vd
Profesio
Okupo politikistoimperiestroverkisto vd
Reĝo de Italio
Dum 10561105
Antaŭulo Henriko la 3-a
Sekvanto Henriko la 5-a
Reĝo de Burgonjo
Dum 10561105
Antaŭulo Henriko la 3-a
Sekvanto Henriko la 5-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko estis la plejaĝa filo de la imperiestro Henriko la 3-a kaj de lia dua edzino Agneta de Poitou.

Infanaĝo redakti

Henriko naskiĝis en la imperia palaco de Goslar. Por lia bapto oni volis atendi la sinsekvan paskon por ke Hugo de Cluny, abato de Klunizo, povu esti lia baptopatro.

En 1053 Henriko estis proklamita duko de Bavario. Samjare Henriko la 3-a nomumigis, per nobela granda asembleo en Tribur, la filon reĝo de la romanoj (rex romanorum); tial fariĝis duko de Bavario lia pli juna frato, Konrado. La sekva jaro, en Aachen, Henriko estis konsekrita kaj kronita rex romanorum permane de la ĉefepiskopo de Kolonjo, Hermano, la 7-an de junio 1054. Rilate lian edukadon informas tiele Lampert von Hersfeld: “La edukado kaj la ŝtata administrado estis en la manoj de la episkopoj, kaj inter ili havis grandan influon la ĉefepiskopoj de Majenco kaj Kolonjo”.

Kiam, la 5-an de aŭgusto 1156, neatendite Henriko la 3-a mortis, neniu oponis ke Henriko la 4-a, kiu tiam aĝis ses jarojn, estu lia posteulo. Agneta, vidvino de la forpasinta imperiestro, surprenis la regentecon spite de sia pala neprepariteco. Henriko la 4-a estis traktata kiel infano-mirindaĵo destinita al la imperia regado.

Junuleco redakti

Konspiro de princoj, estrata de Anono ĉefepiskopo de Kolonjo, sukcese instigis, per stratagemo, por ke la juna reĝo estu forigita, 1062, el la patrino Agneta (ŝtatrenverso de Kaiserswerth). Anono tiam fariĝis regento de la Imperio sed, ekde 1063, li devis disduigi la sarĝon kun Adalberto ĉefepiskopo de Bremeno, kiu akiradis ĉiam pli influon sur Henriko ĝispunkte ke Anono estis devigata rezigni la regentecon.

La 26-an de majo 1065 Henriko estis deklarita plenaĝulo kaj en januaro de la sekvanta jaro, dum imperia dieto en Trebur la princoj gviditaj de Anono kaj Sigfrido de Majenco, sukcesis forigi Adalberton el la kortego. Malgraŭ tio Anono ne sukcesis akiri iun ajn influon sur la reĝo, kiu la 13-an de julio 1066 edzinigis Bertan el Torino (10511087), filino de Odo, vicgrafo de Chablais, kun kiu li estis fianĉigita ekde 1055.

investitura konflikto kaj la Humiliĝo de Kanosa redakti

La regado de Henriko estis karakterizita per la provo plifortigi la imperian aŭtoritatecon. Reale temis pri la atingo de malfacila ekvilibro inter la akiro de la fideleco de la nobeloj unuflanke, sen tamen perdi la apogon de la papo aliflanke. Henriko riskis fuŝi ambaŭ aferojn kiam, en 1072, decidis sole meminiciate asigni la diocezon de Milano, fariĝinta vaka. Tio eksplodigis la konflikton kun papo Gregorio la 7-a historie konatan kiel investitura konflikto. La 22-an de februaro 1076 papo Gregorio ekskomunikis Henrikon kaj lin deklaris falinta el rango de imperiestro. Antaŭe estis Henriko kiu deklaris falinta Gregorion el la digno de papo ĉar lia nomumo estus nelaŭkanona pro tio ke la reĝo de Romanoj rajtus interveni, kio ne okazis, en la nomumo de papo.

Por atingi la revokon de la ekskomuniko, Henriko kaj lia edzino Berta pentofare iris al Kanosa (Toskanio – Italio) por renkonti Gregorion la 7-an. Laŭlonge de tri tagoj, de la 25-a ĝis la 27-a de januaro 1077, ili restis atendantaj antaŭ la kastela enirejo, kaj la 28-an la papo decidis revoki la ekskomunikon, precipe danke al la perado de du virinoj: Matilda sinjorino de la kastelo kaj grafino de Toskanio, kaj de la kuzino de la sama Matilda, Adelaida el Torino, patrino de la edzino de Henriko la 4-a.

La hodiaŭa imago de humiliĝo de Kanosa baziĝas precipe sur unika fonto, tamen multe detala kaj vigla, kies aŭtoro, Lampert von Hersfeld, estis partiano de la papo kaj oponanto de la nobelaro, do eble li trointensigis la humiliĝon. La hodiaŭa esploro emas taksi tiun fonton tendenca kaj propagandocela, kaj vidas prefere en la "humiliĝo de Kanosa" ruzan diplomatian provon kiu redonis grandan agadan liberecon al Henriko, metantan limojn al tiu, kontraŭa, de Gregorio.

Gregorio revokis la ekskomunikon kontraŭ Henriko, sed ne la deklaron de lia forfalo el la rajto plu resti en la trono. Pro tio, la 15-an de marto en Forchheim la duko de Ŝvabio, Rodolfo estis elektita, de iuj germanaj princoj, gviditaj de Sigfrido ĉefepiskopo de Majenco, reĝo kaj kronita en la sama urbo la postan tagon.

Dum dekomence la papo hezitadis, la povo de Henriko pliiĝadis. Fine, la papo decidis partianiĝi por Rodolfo, denove deklaris falinta Henrikon kaj liberigis ties regatojn el la efikoj de la fideliga ĵuro. La 15-a de julio 1080 Henriko, siavice, deklaris defalinta Gregorion la 7-an kaj en la sama tago Guiberto el Raveno ĉefepiskopo de la sama urbo, estis elektita kontraŭpapo. La 15-an de oktobro de la sama jaro Rodolfo de Ŝvabio mortis en batalo. Al tiu estis amputita la dekstra brako, tiu kiun oni uzas levi en ĵura ceremonio: tiu epizodo estis propagandita, de la partianoj de Henriko, kiel speco de dia juĝo (= ordalo), pli febligante tiamaniere la oponan kampon.

En 1083 Henriko la 4-a sieĝis Romon, kiun eniris en marto de 1084. Henriko konkeris la tutan urbon dum papo Gregorio rifuĝis en Kastelo de Sankta Anĝelo. La 24-an de marto la kontraŭpapo aliris la Petran tronon kun la nomo de “Klemento la 3-a”, kaj semajnon plipostan kronis Henrikon imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Gregorio atendis la intervenon de la Normanoj, kiuj, gviditaj de Roberto la Giskardo siavice helpata de saracenaj armeanoj el Sicilio, moviĝis en la direkto de Romo. La armeo de Henriko estis multe febligita kaj do li preferis ne milite oponi la alvenantan armeon: kiu, fakte, eniris la urbon, liberigis la papon kaj... sin allasis al la disrabado (1084) kaj bruligo de Romo, kaj fine retiriĝis direkte al la Sudo kune kun la papo Gregorio, kiu mortis, ekzilita, en Salerno en 1085.

Lastaj jaroj de Henriko redakti

La lastaj vivjaroj de Henriko estis signitaj per konfliktoj kun la du filoj generitaj en la unua geedziĝo. Lia duagenerita filo, sanmona Henriko, en 1105, lin devigis abdiki, kaj fariĝis lia posteulo kun la nomo Henriko la 5-a. Henriko la 4-a mortis en Lieĝo en 1106 kaj estis entombigita en la Katedralo de Speyer kiu estis elkonstruita dum lia regnado.

 
Blazono de la Sankta Romia Imperio

Idaro de Henriko la 4-a redakti

El sia geedziĝo kun Berta el Torino Henriko havis kvin gefilojn:

La 4-an de aŭgusto 1089 Henriko edzinigis Adelaidan el Kiev. La geedziĝo, el kiu ne venis gefiloj, solviĝis en 1095 kaj Adelaida retiriĝis en monaĥejo en Kiev.

Antaŭe:Romia-germana reĝo de la Sankta Romia ImperioPoste: 
Henriko la 3-a10531105
ekde 1084 imperiestro
Henriko la 5-a
Antaŭe:Reĝo de BurgonjoPoste: 
Henriko la 3-a10561105Henriko la 5-a
Antaŭe:Reĝo de ItalioPoste: 
Henriko la 3-a10561105Henriko la 5-a
Antaŭe:Duko de BavarioPoste: 
Konrado la 1-a10531054Konrado la 2-a

Bibliografio redakti

  • Katolikaj enciklopedioj
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia
  • Bernd Schneidmüller/Stefan Weinfurter, Die deutschen Herrscher des Mittelalters, Historische Porträts von Heinrich I. bis Maximilian I., eldonoj C.H. Beck, Munkeno, 2003
  • Rudolph Wahl, Heinrich IV. Der Gang nach Canossa, Weltbild Verlag, Augusta 2000, ISBN 3-8289-0365-7

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti