Henry Benedict Stuart

Henry Benedict STUART (n. la 11-an de marto 1725 - m. la 13-an de julio 1807) estis la kvara kaj lasta jakobita heredanto, kiu publike postulis la tronojn de Anglio, Skotlando kaj Irlando. Male de sia patro James Francis Edward Stuart (kun edzino Maria Klementina Sobieska) kaj de sia frato Charles Edward Stuart, Henry neniam vere klopodis por akiri la tronon. En januaro 1766, la papo oficiale agnoskis la domon de Hanovro kiel la legitima, laŭleĝa dinastio en Britio.

Henry Benedict Stuart
Persona informo
Henry Benedict Stuart
Enrico Benedetto Stuart
Naskiĝo 6-an de marto 1725 (1725-03-06)
en Romo
Morto 13-an de julio 1807 (1807-07-13) (82-jaraĝa)
en Frascati
Tombo Vatikanaj Grotoj vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj anglaitala vd
Familio
Dinastio Stuartoj vd
Patro James Francis Edward Stuart vd
Patrino Maria Klementina Sobieska vd
Gefratoj Charles Edward Stuart vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Henry Benedict Stuart, la "kardinalo-duko de York".

Li pasis la plej grandan parton de sia vivo en la papa ŝtato, kiel kardinalo. Li fakte estis (kaj restas) unu el la plej vivdaŭraj kardinaloj de la historio de romkatolikismo.

Li junaĝe estis nomumita duko de Jorko fare de sia patro, kaj li restis plejkonata per tiu nobela titolo. Post la morto de sia frato en 1788, Henry estis ekrigardita de la jakobita movado kaj de siaj kunuloj kiel "Henriko la 9-a", reĝo de Anglio, Skotlando, Francio kaj Irlando. Henry tamen pluprezentis sin kiel la kardinalo-duko de York.

Spite al sia postulo koncerne la tronon, Henry estis fakte pacema homo, atentema pri siaj devoj, onidire altestimata kaj grandanima gastiganto en Romo por multaj anglaj aŭ skotaj vizitantoj.