Henry David Thoreau

usona poeto kaj eseisto

Henry David THOREAU [HENri DEJvid toROŬ] (naskiĝis la 12-an de julio 1817 en Concord (Masaĉuseco), mortis samloke la 6-an de majo 1862) estis usona filozofo, poeto kaj verkisto, ĉefe eseisto. Origine liaj individuaj nomoj estis "David Henry", sed li poste inversigis.

Henry David Thoreau
usona poeto kaj eseisto
usona poeto kaj eseisto
Persona informo
Henry David Thoreau
Naskonomo David Henry Thoreau
Naskiĝo 12-an de julio 1817 (1817-07-12)
en Wheeler-Minot Farmhouse, Konkordo,  Usono
Morto 6-an de majo 1862 (1862-05-06) (44-jaraĝa)
en Konkordo,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Sleepy Hollow Cemetery vd
Religio Unitariismo vd
Etno usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Harvard College • Universitato Harvard vd
Subskribo Henry David Thoreau
Familio
Patro John Thoreau Jr. vd
Patrino Cynthia Dunbar vd
Gefratoj Sophia Thoreau vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo poeto • filozofo • eseisto • aŭtobiografo • taglibristo • tradukistoverkisto • aktivulo kontraŭ sklaveco • natursciencisto • ekologo • mediprotektulo vd
Laborkampo skriboetikopolitika filozofiosocia filozofiofilozofio de la religionaturalismohistorio vd
Verkado
Verkoj Walden ❦
Civila malobeo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Plej konata li estas pro sia eseo Civila malobeo, kiun li publikigis en 1849, pasiginte unu jaron en prizono pro rifuzo kunfinanci per imposto militon kontraŭ Meksiko. Tiu eseo pruveble influis Tolstoj, Martin Luther King kaj Mohandas Karamchand Gandhi. Kvankam li diplomiĝis en la Universitato Harvard, li ne ricevis diplomon, ĉar li rifuzis pagi la kotizon por ĝi.

Thoreau estis amiko kaj disĉiplo de Ralph Waldo Emerson. Thoreau kontraŭis ankaŭ sklavecon kaj batalis por ĝia abolo. Lia idearo (almenaŭ en la altigo de libereco kaj kontraŭo al ŝtato) iome koincidas kun tiu de la germana filozofo Stirner, preskaŭ samtempa, sed neniu el ili konis pri la ekziston de tiom malprosima similulo.

Kritika vivo redakti

En 1845 Thoreau instaliĝis en Walden Pond en eta kabano vivante naturajn kaj malfacilajn kondiĉojn, gajnante sian vivon el la propra laboro. El tiu sperto venos lia unua verko Walden, or life in the woods (Vivo en arbaro) de 1854. Primitivismo estas solvo kontraŭ la ŝtatpremo kaj la devigoj de la moderna vivo. Feliĉo estus harmonio kun naturo.

En 1846 okazas la civila malobeo pagi imposton por la milito kio alportas la verkiston al malliberejo kaj tie verkos Civil Disobedience (Civila malobeo) de 1849 kio montros al venontaj sekvantoj pacan vojon kontraŭstari la premon de la ŝtato. Precize tiu pacismo estos grava diferenco rilate anarkiismo kaj anarkiistoj. Thoreau neniam konsideris sin tio. Tamen koincidas kun tiuj je la kontraŭstaro kontraŭ ŝtatoj kaj ĉio kio malpermesos harmonion inter individuoj. La emfazo super la ideoj de individuo kaj libereco vere enmetas tiun verkon en la komuna bazo de la individuisma anarkiismo.

Lia idearo redakti

Li rekonis la kompleksan naturon de la homo. En sia libro "Walden" (1854) li diris, ke "ni scias, ke la besto loĝas en nin ĉiujn kaj ju pli nia supera esenco eniĝas en komaton, des pli ĝi vekiĝas". Li kredis, ke "Feliĉa estas la homo, kiu scias certe, ke la besto en li formortadas de tago al tago kaj la Spirito de Dio de supre loĝas en li. Eble ekzistas neniu, kiu havas neniun kialon honti pri la naturo de la humila kaj besteca eneco en li. Mi timas, ke ni estas dioj aŭ duondioj".

Laŭ lia mondkoncepto, viro devas strebi esti libera de morala kulpo, kaj tio estas la signifo de bono por li. Se aparta organizo faras maljustan agon, estas pli bone por persono retiriĝi de tiu organizo. Evito de homo fari maljustan agon estas antaŭ ĉio pasiva evitado kaj ne celas provoki ŝanĝon en la situacio. Sekve, li konsentis esti liberigita de malliberejo post kiam liaj amikoj pagis la imposton por li.

Li kredis, ke ekzistas koncepto de pura justeco, komuna al ĉiuj homoj. Laŭ li, justeco fontas el la evito de agreso kaj trudado, en la perforta senco. Li diras, ke viro devas strebi al justeco kaj sin deteni de maljustaj kaj diskriminaciaj agoj kiel konkero de fremda teritorio kaj sklavigo de alia al sklaveco.

Li distingas inter privata moralo, identigita kun justeco, kaj la ekzisto de registaroj, kies celo estas efikeco. Li atakas subtenantojn de la registaro kaj ĝiaj homoj argumentante, ke ili povas ne kompreni nenion krome de efikeco, kaj ke ĝi estas malĉefa al justeco.

Li kredis, ke registaroj ne profundigu sian partoprenon kaj klopodis redukti laŭeble la agadon de registaroj, kvankam li rekonis ilian apartan neceson. Tion li esprimis en sia eseo "Civila Malobeo", kiun li malfermis per alineo:

"Tutkore mi konsentas kun la devizo - la plej bona registaro estas la malplej reganta, kaj mi ŝatus vidi ĝin sekvi pli rapide kaj sisteme. Kiam ĝi realiĝos, ĝi fine atingos stadion, kiun mi ankaŭ kredas - la plej bona registaro estas tiu, kiu tute ne estas reganta, kaj kiam homoj pretas por tio, tia estas la registaro, kiun ili havos.

Konforme al ĉi tiu percepto, li forskuis la usonan registaron kaj anonci sian eksiĝon de iu ajn organizo, al kiu li ne elektis aparteni (inkluzive de Usono).

Toro ankaŭ estis unu el la unuaj ekologiistoj en la historio de la mondo. Liaj desegnaĵoj pri la naturo kaj vegetaĵaro en Konkordo kaj precipe pri la komenco de ilia florado kaj detale la datoj de florado kaj florado de ĉirkaŭ 600 specioj de plantoj estas uzataj nuntempe en relativaj studoj pri la ŝanĝiĝemo de vegetaĵaro en la areo kaj evidenteco de tutmonda varmiĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilbao, 2007.

Eksteraj ligiloj redakti