Henry James

usona verkisto

Henry JAMES OM (Henriko Ĝejmzo, 15a de aprilo 1843 – 28a de februaro 1916) estis uson-brita aŭtoro konsiderita kiel ŝlosila transira figuro inter la literaturaj realismo kaj modernismo, kaj estas amplekse konsiderata kiel unu el la plej grandaj romanistoj en angla lingvo. Li estis la filo de Henry James Sr. kaj la frato de fama filozofo kaj psikologo William James kaj de la taglibristo Alice James.

Henry James
Persona informo
Henry James
Naskiĝo 15-an de aprilo 1843 (1843-04-15)
en Nov-Jorko
Morto 28-an de februaro 1916 (1916-02-28) (72-jaraĝa)
en Chelsea
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Cambridge Cemetery vd
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko Lamb House vd
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato Harvard vd
Subskribo Henry James
Familio
Patro Henry James, Sr. vd
Patrino Mary Walsh James vd
Gefratoj Alice James • William James vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • scenaristodramaturgo • poeto-juristo • literaturkritikisto • redaktoro • novelisto vd
Laborkampo anglalingva literaturo vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj La Usonano ❦
La Turno de la Ŝraŭbo ❦
Portreto de Damo ❦
Kion Maisie Sciis ❦
La Flugiloj de la Kolombo ❦
Daisy Miller ❦
La Ambasadoroj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas plej bone konata pro nombraj romanoj kiuj temas pri socia kaj geedza interagado inter usonanoj, angloj kaj kontinentaj eŭropanoj. Ekzemploj de tiaj romanoj estas The Portrait of a Lady (Portreto de sinjorino), The Ambassadors (La ambasadoroj) kaj The Wings of the Dove (La turturflugiloj). Liaj lastaj verkoj estis pli kaj pli eksperimentemaj. Priskribante la internajn mensostatojn kaj la socian dinamikon de liaj roluloj, James ofte faras uzadon de stilo en kiu ambiguaj aŭ kontraŭdiraj motivoj kaj impresoj kuŝas aŭ apudas en la studo de la psiko de rolulo. Pro ties unika ambigueco, same kiel pro aliaj aspektoj de ties komponarto, lij lastaj verkoj estis komparitaj al impresionisma pentrarto.

James publikigis ankaŭ artikolojn kaj librojn de literatura kritiko, veturoj, biografio, membiografio kaj teatraĵojn. Naskiĝinta en Usono, James venis al Eŭropo kiam li estis ankoraŭ junuloj kaj finfine setliĝis en Anglio kaj iĝis brita civitano en 1915, unu jaron antaŭ sia morto. James estis nomumita por la Nobel-premio en Literaturo en 1911, 1912 kaj 1916.[1]

Verkaro redakti

  • A tragedy of Error, (1864), novelo.
  • The Story of a Year (1865), novelo.
  • A Landscape Painter (1866), novelo.
  • A Day of Days (1866), novelo.
  • My Friend Bingham (1867), novelo.
  • Poor Richard (1867), novelo
  • The Story of a Masterpiece (1868), novelo.
  • The Romance of Certain Old Clothes (1868), novelo.
  • A most extraordinary case (1868), novelo.
  • A problem (1868), novelo.
  • Gabrielle de Bergerac (1869), novelo.
  • Travelling Companions (1870), novelo.
  • Watch and Ward (1871).
  • Confidence.
  • Guest's Confession (1872).
  • Adina (1874).
  • Roderick Hudson (1875).
  • The American (1877).
  • Daisy Miller (1878).
  • The Europeans (1878).
  • The Portrait of a Lady (1881).
  • Washington Square (1881).
  • The Point of View (1882).
  • Portraits of Places (1883).
  • A Little tour in France (1884).
  • Lady Barberina (1884).
  • The Bostonians (1886).
  • The Princess Casamassima (1886).
  • The Liar (1888).
  • The Aspern Papers (1888).
  • The Reverberator (1888).
  • A London Life (1889), tri noveloj.
  • The Tragic Muse (1890).
  • The Coxon Fund (1893).
  • Guy Domville (1895).
  • The Spoils of Poynton (1897).
  • What Maisie Knew (1897).
  • The Turn of the Screw (1898).
  • In the Cage (1898).
  • The Awkward Age (1899).
  • The third Person (1900).
  • The Sacred Fountain (1901).
  • The Wings of the Dove (1902).
  • The Ambassadors (1903).
  • The Beast in the Jungle (1903).
  • The papers (1903).
  • A Small Boy and Other (1911).
  • The Ivory Tower, postmorta jaj senfina.
  • Eugene Pickering, Contraseña, 2010
  • The Golden Bowl (1904).
  • English Hours (1905)
  • The American Scene (1907)
  • Italian Hours (1909).
  • Cuadernos de notas.
  • The Outcry.

Notoj redakti

  1. "Nomination Database". www.nobelprize.org. Arkivita el la originalo la 16an de julio 2017.