Henry Kuttner

usona aŭtoro

Henry KUTTNER (naskiĝis la 7-an de aprilo 1915, en Los-Anĝeleso, mortis la 4-an de februaro 1958, en Los-Anĝeleso) estis usona verkisto. Li fakiĝis en hororo, fantasto, krimliteraturo kaj sciencfikcio. Li fakiĝis en hororo, fantasto, krimliteraturo kaj sciencfikcio.

Henry Kuttner
Persona informo
Henry Kuttner
Naskiĝo 7-an de aprilo 1915 (1915-04-07)
en Los-Anĝeleso
Morto 4-an de februaro 1958 (1958-02-04) (42-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Woodlawn Memorial Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio vd
Familio
Edz(in)o Catherine L. Moore vd
Profesio
Okupo romanisto • verkistoscenaristo • sciencfikcia verkisto vd
Aktiva dum 1936– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Naskiĝinte en Los-Anĝeleso en 1915 (kvankam iaj fontoj diras lin naskiĝinta en 1914[1][2]). Henry Kuttner vivis en relativa malriĉeco post la morto de sia patro (1919). En lia infanaĝo, li estis tre ŝatanta historiojn pri hororo kaj multe legis pulpajn magazinojn kiel Weird Tales kaj Amazing Stories. Li tre admiris H. P. Lovecraft, kun kiu li komencis korespondi.

En 1936 li aperigis sian unuan hororan novelon; The Graveyard Rats, en Weird Tales; verŝajne kun helpo de H. P. Lovecraft, ĉar tiu novelo estas de pura lovekrafta stilo.

Li poste verkis kelkajn aliajn hororajn novelojn portantajn la premsignon de Lovecraft, kaj novelojn de heroa fantasto en la stilo de Robert Ervin Howard. Li aperigis aliajn historiojn por adoleskantoj sub pluraj pseŭdonimoj en diversaj pulpaj magazinoj.

En 1936, li sendis leteron al iu sciencfikcia verkisto nomata C. L. Moore, kaj, ricevinte respondon de Catherine L. Moore, li estis tre surprizata konstati ke ŝi estis virino. Ili poŝte korespondis kaj kune verkis Quest of the Starstone kiu aperis en (1937). Estis ilia unua kunlaboraĵo. Li kunverkis ankaŭ kun Robert Bloch kaj Arthur K. Barnes.

En la fino de 1939 li transloĝiĝis al Novjorko. Tio, kio permesas al li pliproksimiĝi al Catherine L. Moore (ŝi loĝis en Indianapolis) kaj ili geedziĝis en junio 1940. Ili de tiam verkis ĉiam kune: Oni povas aserti, ke ĉiuj postaj verkoj de Henry Kuttner, eĉ subskribita de lia sola nomo, estas kunlaboraĵoj kun Catherine L. Moore.

La 7-an de decembro 1941, Usono envenis la duan mondmilito; Henry Kuttner estis malrekrutigita pro malbona sano (li suferis pro kormalsano) kaj komencis labori por la magazino Astounding, kies ĉefaj verkistoj estis mobilizitaj pro la milito. Li (kune kun sia edzino) tiam prenis pseŭdonimon de Lewis Padgett.

Post la milito, en 1945, Henry Kuttner kaj sia edzino instaliĝis en Hastings-on-Hudson, suburbo de Novjorko, sed en 1948 lia kormasano pligraviĝis. Ili forlasis Hastings-on-Hudson por Laguna Beach en Kalifornio. Krom la sciencfikcion kaj la fantaston, ili verkis krimromanojn kaj televidajn scenarojn.

Li mortis la 4-an de februaro 1958, estis kremaciita kaj liaj cindroj sepultitaj en la tombejo Woodlawn Memorial Cemetery.

Pseŭdonimoj redakti

  • Edward J. Bellin
  • Paul Edmonds
  • Noel Gardner
  • Will Garth
  • James Hall
  • Keith Hammond
  • Hudson Hastings
  • Peter Horn
  • Kelvin Kent
  • Robert O. Kenyon
  • C. H. Liddell
  • Hugh Maepenn
  • Scott Morgan
  • Lawrence O'Donnell
  • Lewis Padgett
  • Woodrow Wilson Smith
  • Charles Stoddard

Lia verkaro redakti

Noveloj redakti

  • The Graveyard Rats (1936)
  • The Secret of Kralitz (1936)
  • The Eater of Souls (1937)
  • The Salem Horror (1937)
  • Tony Quade stories
    • I. Hollywood on the Moon (1938)
    • II. Doom World (1938)
    • III. The Star Parade (1938)
    • IV. Trouble on Titan (1941)
  • The Invaders (1939)
  • Bells of Horror (1939)
  • The Hunt (1939)
  • Elak of Atlantis stories
    • Thunder in the Dawn (1938)
    • Spawn of Dagon (1939)
    • Beyond the Phoenix (1939)
    • Dragon Moon (1940)
  • Thunder Jim Wade series (sub nomo de Charles Stoddard)
    • Thunder Jim Wade (1941)
    • The Hills of Gold (1941)
    • The Poison People (1941)
    • The Devil's Glacier (1941)
    • Waters of Death (1941)
  • Mimsy Were the Borogoves (1943)
  • Clash by Night (with C. L. Moore) (1943)
  • The Proud Robot (1943)
  • The Time Locker (1943)
  • Gallegher Plus (1943)
  • Nothing but Gingerbread Left (1943)
  • The Twonky (1940 ?)
  • The World Is Mine (1943)
  • Baldie Stories
    • The Piper's Son (1945)
    • Three Blind Mice (1945)
    • The Lion And The Unicorn (1945)
    • Beggars in Velvet (1945)
    • Humpty Dumpty (1945)
  • The Cure (1946)
  • Call Him Demon (1946)
  • Vintage Season (kun C. L. Moore; 1946)
  • Ex Machina (1948)
  • Happy Ending (1949)
  • Satan Sends Flowers (1953)
  • The Eyes of Thar
  • Atomic!

Kolektoj redakti

  • Mutant (the Baldie stories) (1953)
  • Robots Have No Tails (the Gallegher stories) (1952)

Romanoj redakti

  • The Fairy Chessmen
  • The Time Trap (1938)
  • Dr. Cyclops (1940)
  • A Million Years to Conquer (1940)
  • The Creature from Beyond Infinity (1940)
  • Earth's Last Citadel (1943)
  • Valley of the Flame (1946)
  • The Dark World (1946)
  • The Portal in the Picture (alia titolo: Beyond Earth's Gates) (1946)
  • Fury, (1947), (poste aperis sub alia titolo: Destination: Infinity) (1956)
  • Lands of the Earthquake (1947)
  • The Time Axis (1948)
  • The Well of the Worlds (1952)
  • Man Drowning (1952)

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti