Henry Morton Stanley

usona ĵurnalisto kaj esploristo

Henry Morton STANLEY (28-a de januaro 1841 en Ddinbych10-a de majo 1904 en Londono), usona ĵurnalisto kaj esploristo sed naskiĝinta en Kimrio. Lia famo devenas de liaj afrikaj esploradoj kaj de serĉado de David Livingstone.

Henry Morton Stanley
Persona informo
Henry Morton Stanley
Naskonomo John Rowlands
Naskiĝo 28-an de januaro 1841 (1841-01-28)
en Dinbych
Morto 10-an de majo 1904 (1904-05-10) (63-jaraĝa)
en Richmond Terrace
Tombo Church of St Michael and All Angels vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoKimrio vd
Partio Liberala Uniisma Partio vd
Subskribo Henry Morton Stanley
Familio
Edz(in)o Dorothy Tennant vd
Infanoj Denzil Stanley vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • esploristo • politikistoverkisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Henry Morton Stanley

Li naskiĝis sub la nomo John ROWLANDS en Ddinbych en Kimrio kaj travivis malfacilan infanaĝon. Li neniam konis sian patron kaj lia patrino forlasis lin en orfejo kie li restis ĝis la aĝo de 15 jaroj. Kiam li aĝis 17 jarojn, li ŝipvojaĝis al New Orleans kien li alvenis dum februaro de 1859. Li pagis la vojaĝon laborante kiel maristo en la ŝipo. Tie li ekkonis riĉan komerciston Henry Stanley, eklaboris por li kaj, post lia morto, prenis lian nomon kiel danksignon al tiu, kiu kreskigis lin.

Post ambaŭflanka partopreno en la Usona Enlanda Milito, Stanley iĝis ĵurnalisto por New York Herald en 1867. Li iĝis eksterlanda korespondanto kaj post korespondado el okcidenta Nordameriko kaj Turkio, li iris al Afriko en 1869, kie li raportis pri la militoj inter britoj kaj etiopoj laŭ la etiopia landlimo. Dum 1869 li ankaŭ ricevis de sia ĵurnalo la taskon trovi kaj intervjui skotan esploriston David Livingstone pri kiu oni sciis ke li troviĝis en orienta Afriko sed kies spurojn oni perdis kelkajn monatojn pli frue.

Stanley alvenis en Zanzibaron kaj organizis ekspedicion tiom senzorge pri elspezoj, ke li petis pli ol 2000 portistojn. Li lokalizis Livingstone la 10-an de novembro 1871 en Ujiji apud Tanganjiko en nuna Tanzanio. Stanley aliĝis al la esplorado de la regiono. La esplorado certigis neeston de kunligo inter Tanganjiko kaj Nilo. Tiu ekspedicio iĝis fama pro la libro kiun Stanley verkis por ĝin rakonti. New York Herald kun Daily Telegraph financis alian ekspedicion enafrikan dum kiu Stanley solvis unu el la lastaj afrikaj misteroj, laŭirante la riveron Kongo ĝis ĝia enmarfluejo.

En 1886 Stanley gvidis ekspedicion por savi Emin Pasha, reganton de Ekvatorio en suda Sudano. Post grandegaj malfacilaĵoj kaj gravaj homvivaj perdoj, Stanley atingis Eminn en 1888 kaj, kun li kaj la travivintoj de la ekspedicio, atingis Zanzibaron en 1890. Dum ĉi tiu vojaĝo Stanley malkovris la montaron Ruwenzori kaj la lagon Eduardo.

Post sia reveno al Eŭropo, Stanley edziĝis al kimra artistino Dorothy Tennant kaj estis angla parlamentano de 1895 ĝis 1900 kiel uniano. Li mortis en Londono la 10-an de majo 1904. Lia tombo troviĝas en la tombejo de la preĝejo de Sankta Mikaelo en Pirbright, en la graflando Surrey; sur granda granita plato estas priskribitaj liaj agoj.