Henry Ogg Forbes (30a januaro 1851, Aberdeen - 27a oktobro 1932) estis skota esploristo, ornitologo, kaj botanikisto.

Henry Ogg Forbes
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1851 (1851-01-30)
en Drumblade
Morto 27-an de oktobro 1932 (1932-10-27) (81-jaraĝa)
en Liverpool
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de EdinburgoUniversitato de Aberdeen • Aberdeen Grammar School
Familio
Edz(in)o Anna Forbes
Okupo
Okupo esploristo • ornitologo • botanikisto
vdr

Edukita ĉe Aberdeen Grammar School, la Universitato de Aberdeen kaj la Universitato de Edinburgo,[1] li estis ĉefe aktiva en Molukoj kaj Nov-Gvineo, li funkciis kiel direktoro de la Muzeo Canterbury en Nov-Zelando inter 1890-1893, kaj poste moviĝis al Liverpool, Anglio, kie li funkciis kiel konsilanta direktoro de muzeoj (tiukadre li kunlaboris ekzemple kun Herbert C. Robinson) tie ĝis sia morto.[2] Li estas meciita en A Short History of Nearly Everything (Mallonga Historio de Preskaŭ Everything) de Bill Bryson.

La zoologo William Alexander Forbes, kiu mortis dum ekspedicio al Okcidenta Afriko en 1883, estis la amiko de H. O. Forbes kaj samklasano ĉe la Universitato de Edinburgo; la libro A Naturalist's Wanderings in the Eastern Archipelago (La migradoj de naturalisto en la orienta Insularo) estis dediĉita al li.[3]

Notoj redakti

  1. (1907) “FORBES, Dr. Henry Ogg”, Who's Who, 59, p. p. 618. 
  2. (1 April 1933) “obit. Dr. H. O. Forbes”, Nature 131 (3309), p. 460–461. doi:10.1038/131460a0. 
  3. Forbes, Henry O.. (1885) A Naturalist's Wanderings in the Eastern Archipelago: A Narrative of Travel and Exploration from 1878 to 1883. Nov-Jorko: Harpers & Brothers.