Henry Phillips

usona advokato

EdE-P

Henry PHILLIPS (filips), usonano, advokato. Naskiĝis la 6-an de septembro 1838 en Philadelphia, mortis la 6-an de junio 1895. numismato, filologiisto, antikvisto; aŭtoro de multaj verkoj pri tiuj temoj. Sekretario (1884) kaj bibliotekisto (1885) de Amerika Filozofia Societo (v). Ano (1887) de komitato elektita de AFS por ekzameni la sciencan valoron de Volapük. Tradukis (1889) unuan libron de Zamenhof kun antaŭparolo kaj vortaro.

Henry Phillips tre interesiĝis pri la afero de lingvo internacia, kaj, laŭ peto de Zamenhof[1], verkis la unuan libron pri Esperanto kiu aperis en Usono. Tiu libro konsistis el antaŭparolo de Phillips kaj traduko de la Antaŭparolo kaj Plena Gramatiko enhavitaj en la unua lernolibro de Zamenhof. Ĝi ankaŭ enhavis specimenojn de la lingvo, poeziajn kaj prozajn el la Dua Libro kaj ankaŭ du vortarojn, la esperanta-anglan vortaron de Zamenhof, kun angla-esperanta vortaro verkita de Phillips. Krom tio ĝi enhavis liston de la ĝistiama literaturo de Esperanto kaj kelkajn ekzemplerojn de la aliĝilo de la Unua Libro.

Tiu ĉi lernolibro estis presata uzante la literon h anstataŭ la supersigno, ĉar tiam oni ne povis havigi tiajn presliterojn ekster kelkaj eŭropaj urboj, ĉi enhavis multajn preserarojn kaj tiuj ne estis forigitaj en la presprovaĵoj, ĉar dum la pre parado de la libro la aŭtoro malsanigis kaj post nelonge mortis. Kiam Henry Phillips, la pioniro de la lingvo en Ameriko, mortis, la movado por Esperanto en la lando ricevis fortan baton.

Referencoj redakti

  1. Amerika Esperantisto 1908, v03_n02_mar 1908, p.13