Henryk Batuta

Henryk BATUTA estas la plej konata mistifika artikolo en la historio de la pola Vikipedio. La personeco de Henryk Batuta estis tute elpensita, tamen la artikolo restis en Vikipedio nerimarkita preskaŭ dek kvin monatojn, de la 8-a de novembro 2004 ĝis la 20-a de januaro 2006, kiam ĝi estis unuafoje proponita por forigo. Post ripetita propono la 1-an de februaro kaj sekva diskuto sur apartenanta paĝo la paĝo estis la 5-an de februaro 2006 forigita. Pri la kazo poste la 9-an de februaro 2006 skribis samtempe ĵurnalo Gazeta Wyborcza kaj semajnmagazino Przekrój.

Ĝusta aspekto de la tabuleto kun la nomo de strato Batuta

Eksteraj ligiloj redakti