Henryk Herbert Paruzel

(Alidirektita el Henryk Herbert PARUZEL)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Henryk Herbert PARUZEL (naskiĝis la 4-an de 1913 en Piekary Śląskie, mortis la 17-an de januaro 1977) - pola katolika esperantisto, ekumena aganto, bibliisto.

Henryk Herbert Paruzel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1911 (1911-11-30)
Morto 17-an de januaro 1977 (1977-01-17) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Katolika vivo redakti

Paruzel lernis Esperanton kiel studento en 1925 kaj ekde tiam daŭre aktivis, precipe en la Katolika Esperanto-movado kaj IKUE (1948-1974 kiel prezidanto de ties pola filio, kiun reprezentis dum UK 1959). La 8-an de aŭgusto 1959 gvidis unuan pilgrimadon de esperantistoj al Jasna Góra. La laŭvican al Częstochowa organizis en 1966 okaze de la miljara datreveno de la bapto de Pollando. En 1973 donacis al preĝejo de Sankta Josefo en Zabrze la figuron de beatigita Maksimiliano Kolbe - patrono de esperantistoj. Oktobre 1974 (21-a ĝis 23-a) aranĝis en Niepokalanów (Distrikto Sochaczewski) Internacian Seminarion omaĝe al Kolbe, dum kiu esperantan meson kuncelebris episkopo Władysław Miziołek. Kunorganizanto de 36-a IKUE-Kongreso en Romo, dum kiu en Baziliko Sankta Petro unuafoje en la historio de Esperanto eksonis Esperanto. Sanktan meson celebratan de 40 sacerdotoj gvidis episkopo Władysław Miziołek kaj li mem liturgie predikis en Esperanto. Dum la kongreso polaj esperantistoj vizitis tombaron de polaj soldatoj mortfalintaj dum la batalo de Monte Cassino.

Vivo de sciencisto redakti

Lia ĉefverko estas la "Biblia Vortaro", kiun li kunordigis kune Edward Tadeusz Wojtakowski. Preparaj laboroj aperis en la faka periodaĵo Biblia Revuo, kiun li redaktis dum la lastaj jaroj. Li krome kunlaboris en la nova (nun prilaborata) traduko de La Biblio. Paruzel estis aŭtoro ankaŭ de la simpligita muziksistemo Muzilo. Kreinto de Esperanto-biblioteko ĉe Katolika Universitato de Lublin.

Verkoj redakti

  • La Kantoj (de Caspar Ballestrem. Eld. sub la nomo de Henriko Paruzel)
  • 1975: Biblia Vortaro (sub la direkcio de H. Paruzel kaj E. Wojtakowski); repr. 1984, XVII, 830 p.
  • Muzilo-kajeroj
  • Lernolibro de Muzilo (H. Paruzel)
  • Mi Ludas Muzilon (P. H. Paruzel)
  • Wieniawski-kajero (H. Paruzel. Antaŭparolo P. Kaplanek)

Interesaĵoj redakti

Henryk Paruzel neoficiale helpis al Solidareco, pro kio li estis gvatata de komunistaj sekurecaj servoj, kion komunikis al proksimuloj. Pereis, revenante el eksterlando, post trapaso de landlimo direkte al Bolesławiec dum eksplodo de sia aŭto sur malplena vojo.

Ne sukcesis partopreni 37-an IKUE-kongreson, kiun li komencis prepari, nek aranĝi la sekvan 38-an en Jerusalemo aŭ fondi Ekumenan Instituton en Romo.

Vidu ankŭ redakti